Associated Press

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo de AP en Novjorko.

Associated Press [eSOsjetid pres], mallonge AP, estas usona novaĵagentejo. Ĝi pretendas esti la plej malnova (kreita en 1848) kaj granda de la mondo. Pro la malgraviĝo de ĝia rivalo United Press International ĝi nun estas la sola landskala novaĵo-servo en Usono.

En 2004 1700 gazetoj aĉetis la servojn de AP. Ĝi indikas la nombron de siaj klientoj per 12 000. En 121 landoj ĝi estas reprezentata per 242 oficejoj, en kiuj laboras 3700 homoj.

AP (aŭ ĝiaj laboristoj) ricevis 45 Pulitzer-Premiojn, 18 por tekstoj kaj 27 por bildoj. Neniu alia agentejo ricevis tiom.

Eksteraj ligiloj