Asocio Nacia por Esperanto en Burundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB; france Association Nationale d'Esperanto au Burundi) estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Burundo. Ĝi aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 2008. La asocio havas sian sidejon en la urbo Rumonge.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2009 la prezidanto de la asocio estis Japhet Ntunzwenimana; rezulte de balotado en la Dua nacia kongreso de Esperanto en Burundo lin anstataŭis Jérémie Sabiyumva. Vicprezidanto iĝis Eric Nsabiyumva, sekretario — Hasano Ntahonsigaye, vicsekretario — Thierry Ndizey, kasisto — Pamphile Bahati kaj vickasisto — Gilbert Ndihokubwayo.

En 2018 en Nyanza-Lac okazis Burunda Kongreso, kie elektiĝis nova estraro. La nova prezidanto estas Sinjoro Aimé-Patrick Manirakiza, la vic-prezidanto estas Hassan Ntahonsigaye, la sekretario estas Gilbert Ndihokubwayo, la vic-sekretario estas Elysée Ndayishimiye, la kasisto estas Pamphile Bahati.

Instruado kaj kluboj[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2008 ses instruistoj, subtenataj per mono de ILEI-konferencanoj en Benino, iris al foraj regionoj (provincoj Makamba, Bujumbura kaj Bururi) por unusemajna seminarieto, dum kiu preskaŭ 100 homoj lernis Esperanton. En 2008 la asocio havis 40 klubojn, en 2009 estis aldonintaj ankoraŭ 12 - en bahaa centro kaj urboj Cibitoke, Gasanda, Kivoga, Bururi, Nyagasaka, Burambi, Buyengero, Mubuga, Gitaza, Mbuga kaj Kajabure.

En januaro 2009 Cseh-instruisto Johan Derks kaj lia edzino Svetlana Milanoviĉ faris instruvojaĝon al Burundo. Ilin asistis Hasano Ntahonsigaye, Jérémie Sabiyumva, Léopold Mugabaranoga kaj Pamphile Bahati. Ili gvidis kelktagan kurson en Bujumburo kaj dusemajnan seminarion en Rumonge, kiun partoprenis pli ol 120 personoj. Ankaŭ ili vizitis la klubon en Gasanda, kie ili renkontiĝis kun pli ol 80 esperantistoj.

Membreco de la instrusekcio en ILEI[redakti | redakti fonton]

En julio 2009 dum Krakova konferenco de ILEI la instrusekcio de ANEB, gvidata de Hasano Ntahonsigaye, estis akceptita de tiu organizaĵo.

Futbala klubo "Esperanto FC"[redakti | redakti fonton]

Ekde 2007 funkcias la futbala klubo "Esperanto FC" en Rumonge, kiu en 2009 okupis la duan lokon en sia grupo dum loka turneo. Simila teamo estis establita en Gasanda; ĝi ricevis pilkon de Johano kaj Svetlana dum ilia vizito, kaj ankaŭ ricevas helpon de Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS).

Junularo[redakti | redakti fonton]

Suborganizaĵo de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo estas la Junulara Esperantista Burunda Organizo, ekde 2008 la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Burundo. La junulara organizo havas sian sidejon en Bujumbura sed laŭ la stato de aprilo 2010 havas la saman prezidanton. Ekzistas ankaŭ skolta sekcio.

Ekzamenoj de ILEI[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2011 venis al Burundo kaj Rumonge Mireille Grosjean por instrui kaj trapasigi ekzamenojn, kies nomo estas Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA.

En decembro 2019 okazis sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI okaze de la 7-a Afrika Kongreso.

Kandidatiĝo por Hamdan premio[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2013 ILEI proponis la asocion ANEB por la Hamdan Premio de UNESKO. En marto 2014 venis la informo, ke la kandidatigo de ANEB aperis inter 130 aliaj kaj ne estis konsiderata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]