Asocio Nacia por Esperanto en Burundo
La Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB) - france Association Nationale d'Esperanto au Burundi - estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Burundo. Ĝi aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 2008. La asocio havas sian sidejon en la urbo Rumonge.
Ĝis 2009 la prezidanto de la asocio estis Japhet Ntunzwenimana, sed rezulte de balotado en la 2-a nacia kongreso de Esperanto en Burundo lin anstataŭis Jérémie Sabiyumva. Vicprezidanto iĝis Eric Nsabiyumva, sekretario - Hasano Ntahonsigaye, vicsekretario - Thierry Ndizey, kasisto - Pamphile Bahati kaj vickasisto - Gilbert Ndihokubwayo.
En aŭgusto 2008 ses instruistoj, subtenataj per mono de ILEI-konferencanoj en Benino, iris al foraj regionoj (provincoj Makamba, Bujumbura kaj Bururi) por unusemajna seminarieto, dum kiu preskaŭ 100 homoj lernis Esperanton. En 2008 la asocio havis 40 klubojn, en 2009 estis aldonintaj ankoraŭ 12 - en bahaa centro kaj urboj Cibitoke, Gasanda, Kivoga, Bururi, Nyagasaka, Burambi, Buyengero, Mubuga, Gitaza, Mbuga kaj Kajabure.
En januaro 2009 Cseh-instruisto Johan Derks kaj lia edzino Svetlana Milanoviĉ faris instruvojaĝon al Burundo. Ilin asistis Hasano Ntahonsigaye, Jérémie Sabiyumva, Léopold Mugabaranoga kaj Pamphile Bahati. Ili gvidis kelktagan kurson en Bujumburo kaj dusemajnan seminarion en Rumonge, kiun partoprenis pli ol 120 personoj partoprenis. Ankaŭ ili vizitis la klubon en Gasanda, kie ili renkontiĝis kun pli ol 80 esperantistoj. En julio 2009 dum Krakova konferenco de ILEI la instrusekcio de ANEB, gvidata de Hasano Ntahonsigaye, estis akceptita de tiu organizaĵo.
Ekde 2007 funkcias la futbala klubo "Esperanto FC" en Rumonge, kiu en 2009 okupis la duan lokon en sia grupo dum loka turneo. Simila teamo estis establita en Gasanda; ĝi ricevis pilkon de Johano kaj Svetlana dum ilia vizito, kaj ankaŭ ricevas helpon de Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS).
Suborganizaĵo de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo estas la Junulara Esperantista Burundia Organizo, ekde 2008 la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Burundo. La junulara organizo havas sian sidejon en Bujumbura sed laŭ la stato de aprilo 2010 havas la saman prezidanton. Ekzistas ankaŭ skolta sekcio.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Oficiala retpaĝo de ANEB esperante
agadraporto de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo de septembro 2009 esperante
bazaj informoj pri la asocio en la retejo de UEA esperante
Projekto en Burundo, Esperanto-centro en Rumonge esperante
Vidu ankaŭ [redakti]
- la ampleksan superrigardan artikolon Esperanto-movado en Burundo
- la vikipedian kategorion burundaj esperantistoj


