Asta Gudbrandsdatter
El Vikipedio
Asta Gudbrandsdatter (ĉ.975/980-ĉ.1020/1030) estis patrino de du norvegaj reĝoj, Olavo la 2-a kaj Harald la 3-a (Hardrada). Ŝi estis filino de Gudbrand Kula de Oppland.
Unue ŝi edziĝis al Harald Grenske, filo de Gudron Bjornsson, reĝo de Vestfold, Norvegio. Olavo la 2-a estis ilia filo.
Poste ŝi edziĝis al Sigurd Syr, eble pranepo de Harald la 1-a, reĝo de Norvegio. Laŭ la sagaoj ili havis kvin idojn:
- Guttorm
- Gunnhild
- Halfdan
- Ingerid
- Harald Hardrada.