Asta Nielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asta Nielsen
Aktorino
Aktorino
Persona informo
Naskonomo Asta Sofie Amalie Nielsen
Naskiĝo 11-a de septembro 1900
en Kopenhago, Danio
Morto 25-a de majo 1980
en Frederiksberg, Danio
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Urban Gad • Gregori Chmara
Infano 1
Okupo
Okupo aktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro
vdr

Asta NIELSEN (naskiĝis la 11-an de septembro 1881 en Kopenhago, mortis la 25-an de majo 1972 en Frederiksberg) estis dana aktorino. Ŝi estis la granda stelulino de la silenta filmo kaj supozeble eĉ la unua stelulino en la tuta eŭropa kinohistorio.

La rolaro de Asta Nielsen estis ege multfaceta: Ŝi sukcese prezentis rompitajn, suferantajn karakterojn, same kiel erotike allogajn virinojn, viglajn junulinojn, dancistinojn kaj simplajn laboristinojn. Ŝiaj gestoj kaj mienoj neniam estis grandaj kaj pompaj: Ŝi brilis per modesta, tamen ege esprimoplena aktorado. Kun la ekapero de la sonfilmo Asta Nielsen finis sian kinokarieron, ĉar la sontekniko forglutis ŝian mienoludon. Ŝi reiris al la teatro, komencis pentri kaj verki. En 1946 ŝi publikigis sian membiografion titolitan Den tiende Muse (la deka muzo).

Filmoj

  • Afgrunden (Danio, 1910)
  • Engelein (Germanio, 1914)
  • Rausch (Germanio, 1919)
  • Hamlet (Germanio, 1920)
  • Mata Hari (Germanio, 1920)
  • Der Reigen – ein Werdegang (Germanio, 1920)
  • Die freudlose Gasse (Germanio, 1925)
  • Dirnentragödie (Germanio, 1927)

Eksteraj ligiloj