Astano (kazaĥe Астана, latinigite kiel Astana; laŭvorte tradukite ĉefurbo) estas la ĉefurbo de Kazaĥio aŭ Kazaĥstano. La urbo en la koro de Kazaĥio ne estis eminenta antaŭ 1997, kiam la kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbajev deklaris ĝin ĉefurbo.
Astano estis fondita en la jaro 1824 kiel rusa fortikaĵo, antaŭ 1965 nomata Akmolinsko, inter 1965-1991 Celinogrado, 1991-1994 Akmolo(=blanka tombo).