Astano TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astano
Blazono de Astano
Blazono de Astano
Blazono de Astano
Astano
Astano
Astano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sessa
Koordinatoj  46° 0′ 44.64″ N 8° 48′ 59.11″ O / 46.0124000 °N, 8.8164194 °O / 46.0124000; 8.8164194 (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 44.64″ N 8° 48′ 59.11″ O / 46.0124000 °N, 8.8164194 °O / 46.0124000; 8.8164194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 294
Areo 3,78 km²
Alteco 631 m super marnivelo
Poŝtkodo 6999
Komunumkodo 5146
Mapo de Astano
Mapo de Astano
Mapo de Astano

Astano estas komunumo de la Komunumaro Sessa kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Astano situas en la tiĉina regiono Malcantone ĉe la suda deklivo de Monto Lema meze inter la Lago de Lugano kaj la Majora Lago. La komunumo konsistas el la vilaĝo Astano kaj la setlejoj Cimavalle, Erbagni kaj Tendra.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,78 km², de kiuj 82,2% estas kovritaj de arbaro, 8,6% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Astano limas en nordnordoriento al Novaggio, en nordoriento al eksklavo de la komunumo Bedigliora, en oriento al la eksklavo Bombinasco de la komunumo Curio, en sudo al Sessa, kaj en oriento kaj nordoriento al Dumenza (VA, Italio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Astano situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Astano pasas kurboriĉa flanka konekta vojo de Sessa al Bedigliora. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 20 kilometrojn nordoriente de la komunumo. Pre de buslinio de Sessa al Novaggio la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Astano datiĝas el la jaro 1272 kiel Astanum. Dum mezepoko la Monaĥejo San Pietro in Ciel d'Oro en Pavese posedis bienojn en Astano, kiu havaĵo en 15-a jarcento transiris al la Monaĥejo Santa Caterina en Lugano. En la jaro 1612 Astano fariĝis memstara paroĥo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]