Astara (Azerbajĝano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Astara estas urbo en Azerbajĝano ĉe limo al Irano. Sur ali flanko de la limo kuŝas la irana urbo Astara. Astara estas ĉefurbo de la azerbajĝana distrikto Astara.

La urbo havas 15.000 loĝantojn kaj estas grava trafika punkto al la sudo. La aŭtoboso de Bakuo al Teherano havas stacion en la urbo. En Astara funkcias loka historia muzeo en la strato Ŝ. Alijev.