Asteriks la Gaŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astérix le Gaulois
comic book album
Aŭtoroj
Aŭtoro René Goscinny, Albert Uderzo
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato oktobro 1961
Eldonejo Hachette
Ĝenro bildliteraturo
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Asteriks la Gaŭlo
Asteriks la Gaŭlo
Asteriks la Gaŭlo
Aŭtoro René Goscinny
Eldonjaro 1979
Urbo Stuttgart
Eldoninto Delta
Paĝoj 48
vdr

Asteriks la Gaŭlo estas la unua bildstria libro pri aventuroj de Asteriks kaj liaj amikoj. La originala verko aperis en la franca en 1961. La esperantan version faris internacia tradukrondo. Ĝi aperis sen jarindiko (1979) ĉe eldonejo Delta en Stuttgart. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

En tiu ĉi volumoj estas iuj apartaĵoj kiuj ne plu aperas en la postaj partoj de la serio. Ekzemple la druido Miraklomiks vivas en kaverno arbara, dum pli poste li havas kabanon rande de la gaŭla vilaĝo, kaj li havas pormigran bastonon, kiu substrekas lian aĝecon. Obeliks, la plej bona amiko de Asteriks, komence konstante portas lignohakilon kiu en la postaj bildstriaj volumoj ne plu videblas, kaj krome ankaŭ liaj lipharoj kaj la flankaj harligaĵoj aspektas alie ol en la postaj volumoj. Krome li en la unua volumo kun sia amiko Asteriks formanĝas "nur" rostitan apron - en postaj tempoj lia apetito signife kreskas.

Ŝajnas ke la vilaĝanoj konstante havas la miraklajn fortojn kiujn donas la sorĉa trinkaĵo de la druido sed tamen ili en apartaj festaj okazoj trinkas la miksaĵon - en postaj volumoj la trinkaĵo nur donas fortojn dum malmultaj horoj post la trinkado, al ĉiu ajn homo kun escepto de Obeliks, kiu kiel bebo akcidente enfalis la kaldronon de jam ne plu bolanta miksaĵo, gutis grandan kvanton kaj tial konstante havas miraklan fortecon. Videblas ke la vilaĝa forĝisto Tutaŭtomatiks per sia nuda pugno martelas ardantan feron, kaj lia aspekto forte malsamas kompare al la postaj bildstriaj volumoj. Ankaŭ Julio Cezaro aspektas malsame kompare al la postaj volumoj: li havas pli mallongajn harojn, pli malgrandas kaj iom pli larĝas, kaj lia laŭra krono aspektas alie - krome en la unua paĝo de la bildstrio li havas alian nazon ol en ĉiuj aliaj bildigoj. La bardo Malmuziks fine de la unua aventuro partoprenas la festenon de ĉiuj vilaĝanoj, kunmanĝas kaj kuntrinkas - en la postaj volumoj li kutime estas fiksita al arbo kaj lia buŝo estas ŝtopita, por deteni lin de kantado.

La dua volumo de la serio post la libro Asteriks la Gaŭlo en la franca lingvo estis La Serpe d'or ("la ora falĉileto"). Tamen en aliaj lingvoj la sinsekvo de la volumoj estas alia, ekzemple en la germana lingvo la sekva, dua volumo estas Asteriks kaj Kleopatra, kaj en Esperanto la sekva volumo fariĝis Asteriks gladiatoro.

Ĉar la originala desegnaĵo de la paĝo 31 perdiĝis post la unua presado, ĝi poste redesegniĝis, tamen ne fare de la origina desegnisto Albert Uderzo, sed fare de lia frato Marcel Uderzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]