Asteriono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la helena mitologio Asteriono (el la greka Άστέριος, stelplenatiu, kiu rilatas al la sferoj de fiksaj steloj[1]) aŭ Asterio, laŭ la romia mitologio, estis reĝo de Kreto, heredinto de sia patro Tektamo. Sia patrino estis filino de Kreteo.

Kiam Eŭropo alvenis al la insulo post sia amafero kun Zeŭso, ŝi estis gastigita de Asteriono, kiu fine edziĝis al ŝi, laŭ propono de Zeŭso. Tamen, Asteriono ne volis havi filojn kun eksamantino de tiel pova dio, kaj pro tio li adoptis, vartis kaj edukadis la tri infanojn kiujn sia edzino havis kun Zeŭso: Minoo, Radamanto kaj Sarpedono. Kelkaj verkistoj asertas ke ili fakte estis filoj de Asteriono, kaj ke estis li, kiu forkaptis Eŭropon. La ŝildo de Kreto (taŭro) prezidis la ŝipon, kiun Asteriono uzis por preni ŝin, kaj pro tio oni diris ke Eŭropo estis forrabita de taŭro.

Kvankam la plimulto de la versioj neas ke li havis propran idaron, aliaj asertas ke Asteriono ankaŭ estis la patro de Kreto, hipoteza edzino de Minoo.

Asteriono dividis sian regnon en tri partojn, unu por ĉiu el liaj adoptataj filoj. Tamen, tuj post lia morto Minoo postulis la tutan regnon. pledante esti la plej ŝatataj de la dioj. Por tio pruvi, li pretigis oferon al Pozidono kaj petis lin donaci taŭron por ĝi. Subite, aperis blanka taŭro el la maro, tiel bela ke Minoo rifuzis buĉi ĝin kaj elektis alian malpli bela. Tio multe ĉagrenis Pozidonon, kiu venĝis la ofendon instigante monstran amon inter la edzino de Minoo, Pazifao, kaj la taŭro. El tiu rilato naskiĝis la fama Minotaŭro, ankaŭ nomita Asteriono.

Nur Sarpedono plendis pri la kronado de Minoo, rimarkante ke la volo de Asteriono estis dividi la regnon inter la tri fratoj. Pro tiu ribelemo, Minoo elpatrujigis lin, kaj Sarpedono forfuĝis al Kilikio, kie li venkis la lokanojn kaj fondis novan regnon.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de KretoPoste:
TektamoAsterionoMinoo Radamanto

Aliaj personoj

Aliaj roluloj de la mitologio nomiĝis AsterionoAsterio:

  1. Rivera-dio de Peloponezo, kiu elfluas en Inaĥon. Li estis filo, kiel la plimulto de riveroj, de Oceano kaj Tetiso. Kune kun siaj fratoj Kefiso kaj Inaĥo, Asteriono decidis ke Argolando apartenis al Hera, kaj ne al Pozidono, dum juĝo kiu finis la disputon ke ambaŭ dioj havis pri tiu regiono. Fakte, tiu oceanido jam rilatiĝis al Hera, tial kial liaj filinoj Eŭbeo, Prosimno kaj Akreo vartis la diinon. Venĝeme pro ilia decido, tial kial oni malpermesis lin inundi la landon, Pozidono faris tute male: li senigis Asterionon kaj liaj fratoj je konstanta akvo-fluo, kaj pro tio ili nur elfluis post pluvado.
  2. Unu el la argonaŭtoj, filo de Hiperasio de Peleno kaj de Hipso, aŭ, laŭ alia versio, de Hipaso.
  3. Alia argonaŭto, tiu el Piresio (Tesalio) kaj filo de Antigona kaj Kometeso, PiremoPrisko. Li akompanis sian fraton Anfiono serĉi la oran ŝafofelon. Kutime oni identigas ambaŭ argonaŭtojn, kaj multaj pensas ke temas pri la sama persono.
  4. Filo de Neleo kaj Kloriso, frato tiel de Nestoro. Li estis murdita de Heraklo, kiu ankaŭ mortigis liajn fratojn.
  5. Giganta filo de Anakto, kaj nepo tiel de la diino Geo. Li heredis de sia patro la regnon Anaktorio, sed estis detronita de Mileto, kiu ŝanĝis la nomon de la lando al tiu sia. Laŭ legendo, li estis entombita en la insuleto Lade.
  6. Filo de Egipto kiu edziĝis al danaidino Klio, kiu mortigis lin dum la nupto-nokto, laŭ indiko de ŝia patro, Danao.
  7. La servisto de Astreo kiu modlis la ĉielan sferon.
  8. Komandanto de la kretanoj, nomita La Malgranda, filo de Minoo kaj Androgenio. Li aliĝis la kampanjon de Dionizo kontraŭ Barato, sed poste li estis venkita de Tezeo kaj neniam plu revenis al sia patrujo. Fine li translokiĝis en Kolĉido, en lando kies loĝantaro adoptis la nomon asterianoj, ĉe la orienta marbordo de la Nigra Maro. Li estis la patro de Mileto, Kaŭno kaj Bibliso.
  9. Asteriono estis la propra nomo de la Minotaŭro, terura monstro taŭrkapa, kiu naskiĝis el la besta amrilato de Pazifao, edzino de Minoo, kun taŭro, pro venĝema puno de la dio Pozidono. Tiel aperas en la rilato La domo de Asteriono, de Jorge Luis Borges. La signifo de sia nomo, stelplena ĉielo, eble devenas de la fakto ke lia kapo formas la konstelacion Taŭro.

Piednotoj

  1. Henry George Liddell, Robert Scott. A Greek-English Lexicon. Vorto: ἀστέρ-ιος en Perseus Digital Project