Asterisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )


*

Asterisko (*) estas signo uzata por indiki kelkajn malsamajn aferojn, kiel la naskiĝtagon, plibonigon de iu eraro kaj (pied-)noton ĉe la tekstero. La signo plejfoje havas kvin aŭ ses strekojn kaj aspektas kiel steleto.

La nomo devenas de la greka vorto αστήρ [astEr] (= stelo), de kiu deriviĝas ankaŭ la vorto "astro".

Ĉar la vorto "asterisko" ofte estas misprononcata "asterikso", ĝi laŭdire estus ĉe la bazo de la bildstria rolulo Asteriks. La uzo de la asterisko por indiki naskiĝdatojn, devenus de la stelo de Betlehemo.

Komputike, ĝi estas simbolo uzata interalie en multaj komputikaj iloj por simboli la kategorion entenante ĉion ajn. Ĝi ekzemple estas uzata por peti al serĉilo trovi ĉiujn vortojn, kiuj enhavas jenan komencliteron kaj ajnan duan literon. Al la peto "serĉu a*" la serĉilo respondos : "aa ab ac aĉ ....", se ili ekzistas. En pluraj programadlingvoj ĝi simbolas la multiplikon.