Astmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astmo atako

Astmo estas paroksisma malsano, ofte kun grava spirmanko, kiu povas havi diversajn kaŭzojn.

  1. Oni komprenas sub tiu nocio plej ofte la pulman astmon (asthma bronchiale), kiun oni nomas kurte nur "astmo". Ĝin karakterizas paroksismo, spirmanko kaj eozinofilio en la sangokonsisto. Ĝin kaŭzas alergio, obstrukco de spirvojo, kion estigas ekstera aŭ interna ekscitaĵo (polvoj, polenoj, besta haro, plumo, kemiaĵoj ktp.). La paroksismo evoluas post mildaj simptomoj kiel tusado, jukado de naza kaj okula mukmembrano. Post tio sekvas la la spasmo de la rondiraj muskoloj ĉe la bronketoj kaj ŝveliĝo, sekrecioestixgo ĉe ties mukmembrano. La sekvo estas la sufokiĝado, lukto por la aero per helpo de la elspiraj helpmuskolaro. La gravajn simptomojn fortigas la spasma tusado, kiu havas rezulton nur fine de la paroksismo, kiam venas glueca, hela sekreciaĵo.
  2. Kora astmo (Asthma cardiale) okazas plej ofte nokte, kuŝante en la lito. Ĝia simptomo estas la spirmanko kaj estixgas ĉe malsanuloj suferantaj je sangocirkulaj problemoj. Tiukaze la dumtage estiĝantaj edemoj sorbiĝas nokte kaj la relative bone funkcianta dekstra kora ventriklo pludonas la kreskintan sangokvanton en la malgrandan sangociklon, kie estiĝas stazo (malrapidiĝo de cirkulado) pro la nekonvena funkcio de la maldekstra ventriklo.
  3. Uremia astmo (Asthma uraemicum) estiĝas dum uremio

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

  • intestaj problemoj (ekz. Candida albicans)
  • nekonataj (alergio je nutraĵ-entenoj ekz. laktozo)
  • streso (ekz. pro bruo)

Malatentita fojnokataro povas evolui al astmo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

germanlingva[redakti | redakti fonton]

  • Max Otto Bruker, Ilse Gutjahr: Allergien müssen nicht sein. EMU-Verlag 2001
  • Henning Müller-Burzler: Das Handbuch für Allergiker. Windpferd 2000
  • Jimmy Scott: Allergie und der Weg, sich in wenigen Minuten davon zu befreien. VAK Verlags GmbH 2003


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

esperante naturkuracado Arkivigite je 2006-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
angle http://www.ginasthma.com
angle http://www.nhlbi.nih.gov/guidelines/asthma/asthgdln.pdf
angle http://www.primatene.com