Aston Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aston Martin
Aston Martin
aŭtomobilo-faranta firmao • negocopublika kompanio vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Jura formo brita akcia kompanio (Limited)
Fondita 1913
(je la nomo Bamford & Martin Ltd.)
Fondintoj Robert Bamford • Lionel Martin vd
Ĉefestro(j) Lawrence Stroll vd
Sidejo Gaydon, Warwickshire, Britio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o d-ro Ulrich Bez, ĉefa afergvida oficisto
David Richards, konsilantarestro
Dungitoj 3 000 (stato: 2022)
Agokampo aŭtomobila industrio
sporta aŭto • luxury vehicle
ISIN-kodo GB00BFXZC448
Posedata de Investment Dar vd
filiaj kompanioj Lagonda • David Brown Corporation • Aston Martin Racing vd
Partoprenanta Aston Martin in Formula One • Aston Martin Racing vd
Posedataj kompanioj Aston Martin • Lagonda vd
TTT www.astonmartin.co.uk
vdr

Aston Martin estas brita aŭtomobila firmao specialiĝinta pri "sportaj", aparte rapidaj kaj kompare multekostaj aŭtomobiloj. La firmao fondiĝis en 1913 je la nomo als Bamford & Martin Ltd. kaj en 1914 ricevis sian nunan nomon. En 1915 konstruiĝis la unua "sporta" aŭta modelo de la firmao. Post la Dua Mondmilito, en 1947 la brita entreprenisto David Brown transprenis la entreprenon - liaj inicialoj DB ankoraŭ nun troveblas en pluraj modeloj. Kvankam tiu erao estis markita per sukcesoj de la markaj aŭtomobiloj en aŭtaj konkursoj, kaj la markaj aŭtoj ankaŭ tre sukcese vendiĝis, la entreprenisto tamen en 1972 pro financaj problemoj devis vendi la firmaon. En 1987 la usona konzerno Ford transprenis tri kvaronojn de la firmaaj akcioj kaj en 1994 ankaŭ la lastan kvaronon.

Ĉar la aŭtoj de la marko ĝis nun estas principe ankoraŭ metiiste kaj unuope produktataj, sen muntoĉenoj, la firmao ĝis la 90-a firmaa jubileo produktis nur proksimume 16 000 aŭtojn. La sportaj aŭtoj de la marko aparte famiĝis pro la filmoj pri la brita agento James Bond - unufoje la filma agento veturis Aston Martin-aŭton en la filmo Goldfinger.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]