Astrala korpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Astrala korpo (de la latina astralis „stelosimila“) estas nocio por karakterizi nevideblan, nubsimilan „kovron“, kiu (laŭ kelkaj religiaj aŭ okultismaj instruoj) ĉirkaŭas la homon respektive ties animon kaj plu ekzistas post la morto de la fizika korpo.

En filozofio kaj religioj[redakti | redakti fonton]

La koncepto de astrala korpo troviĝas jam en la antikva platonismo, kie oni parolas pri „anima vehiklo“ kiel ankaŭ pri „vesto“ aŭ „kovro“ de la animo; ĉi tiuj terminoj sinonime uziĝas. La karakterizo de la anima vehiklo kiel „stelosimila“ (antikva greka astroeidés) unuafoje aperas ĉe Proklo, filozofo el la malfrua antikva novplatonismo. Dum la Renesanco oni nomis la animan vehiklon, konata el la antikva literaturo, ankaŭ „sidera korpo“ (stela korpo); el tio estiĝis la esprimo „astrala korpo“. Similaj konceptoj ekzistas en hinduismo, ĝajnismo kaj budhismo, kie ankaŭ menciiĝas „kovroj“.

En esoterismo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la modernaj teozofio, antropozofio kaj esoterismo supozas la ekziston de astrala korpo. Kelkaj doktrinoj, speciale la antropozofio, distingas la astralan korpon disde la etera korpo.

En spiritismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ spiritismo astrala korpo estas koncepto de kelkaj mistikaj penslineoj aŭ skoloj, paralela al tio de perispirito. Laŭ kelkaj homoj, astrala estas sinonimo anima, nemateria. Ĉio astrala havas pli maldensan kaj pli rapidan vibradon ol la materia. Post la morto la animo, la spirito aŭ la konscio simple ne malaperus sed transformiĝus en delikata, etera korpo kiu portus ies personecon kaj al la morto de la fizika korpo postvivus. La astrala korpo respegulas la emociojn, sentojn, subkonscion, pensojn, imagojn kaj revojn.

Vidu ankaŭ: