Astrid Lindgren
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 6 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Astrid Lindgren | ||
|---|---|---|
Lindgren en 1960 |
||
| Naskiĝis | Astrid Anna Emilia Lindgren 14-a de novembro 1907 en Vimmerby, |
|
| Mortis | 28-an de januaro 2002 en Stokholmo, |
|
| Profesio | verkisto de infanaj romanoj kaj scenaristo | |
| nacieco | sveda | |
| Ĝenroj | infana literaturo | |
Astrid Anna Emilia LINDGREN [astrid lingren] (naskiĝis la 14-an de novembro 1907 en Vimmerby, mortis la 28-an de januaro 2002 en Stokholmo) estis sveda verkisto. Lindgren kiel infano ege ŝatis legi: ĉefe infanlibrojn kun knabino kiel protagonistino. Post la lerneja tempo ŝi transloĝiĝis al Stokholmo, kie ŝi edziniĝis kaj naskis du idojn. Sian unuan rakonton Britt-Mari lättar sitt hjärta ŝi verkis en 1944; mondfamon ŝi gajnis en 1945 per sia infanlibro Pippi Långstrump ("Pipi Ŝtrumpolonga"), kiun ŝi skribis kiel donaco okaze de la 10-a naskiĝtago de sia filino.
En Esperanto aperis [redakti]
- La fratoj Leonkoro (Bröderna Lejonhjärta), 1987. Trad.: Kerstin Rohdin.
- Pipi Ŝtrumpolonga (Pippi Långstrump), 1989. Trad.: Sven Alexandersson.
- Emilo de Smolando (Emil i Lönneberga), 1993. Trad.: Harold Brown kaj Kerstin Rohdin.
- Ronjo, rabista filino (Ronja Rövardotter), 2001. Trad.: Runo Stridell.
- Mio, mia filo (Mio, min Mio), 2006. Trad.: Leif Nordenstorm.

