Astrobiologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Astrobiologio (ankaŭ kosmobiologio, eksterbiologio, eĉ eksobiologio) estas la spekulativa kampo de biologio en kiu oni konsideras la eblon, kaj eblan karakteron de ekstertera vivo.

Kvankam la kampo estas spekulativa, la malekzisto de vivo en la resto de la universo estas hipotezo falsebla, kaj tiel astrobiologio estas valida kampo por scienca esploro.

Tial la serĉado por ekstertera vivo estas gravega por astrobiologistoj. Iuj konstatas, ke la kvanto da planedoj kun inteligenta eksterterana vivo estus taksebla per la ekvacio de Drako se kaj kiam ni ekkonis la valutojn de ĝiaj variantoj. Tamen, pro la malcerteco pri la termoj de la ekvacio, estas neeble antaŭvidi ĉu vivo estas rara ĉu ofta. Alia kunligita temo de astrobiologio estas la paradokso de Fermi kiu demandas, se vivo oftas en la universo, kial ne troviĝas evidenta signalo de ĝi?

Aktuale, ne estas evidenteco por la ekzisto de ekstertera vivo (ĝis mez-2002). Tamen ekzamenado de aerolitoj el Antarkto kiuj devenas el Marso provizis tion, kion iuj sciencistoj kredas fosiletoj de ekstertera vivo mikroskopskala, sed tiu interpreto de la evidenteco restas ankoraŭ debatebla.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.astrobiology.com greke http://www.astrobio.net greke http://aca.mq.edu.au greke http://nai.arc.nasa.gov/news_stories/news_detail.cfm?ID=207

Ŝablono:LigoElstara