Instituto de Astronomia Kalkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto de Astronomia Kalkulo
esplora institucio • steloobservatorio
Komenco 1700
Geografia situo 49° 25′ 4″ N, 8° 41′ 17″ O (mapo)49.4177438.688121Koordinatoj: 49° 25′ 4″ N, 8° 41′ 17″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo [[]], Germanio
Situo Heidelberg
Instituto de Astronomia Kalkulo (Germanio)
Instituto de Astronomia Kalkulo (Germanio)
DEC
Instituto de Astronomia Kalkulo
Instituto de Astronomia Kalkulo
Map
Instituto de Astronomia Kalkulo
Agareo

astronomio

Retejo Oficiala retejo
vdr

la Instituto de Astronomia Kalkulo (germane Astronomisches Rechen-InstitutARI) estas astronomia esplora instituto en la urbo Hajdelbergo de Germanio. Ĝi estas nun parto de la Centro pri Astronomio de la Universitato de Hajdelbergo (Zentrum für Astronomie der Universität Heidelberg).

Historio[redakti | redakti fonton]

La ARI estis fondita en 1700 en Berlino-Dahlem, kvartalo de la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino, fare de la germana astronomo Gottfried Kirch. Ĝia deveno estis apliko de patento de Frederiko la 1-a de Prusio kiu enkondukis monopolon en la eldono de stelkatalogo en Prusio.

En 1912 ĝi estis translokita en novan konstruaĵon en Berlino-Dahlem; en 1945 la usonaj okupadaŭtoritatoj movigis la instituton pli proksimen de sia stabejo en Hejdelbergo. De la 1-a de januaro 2005, la ARI estis integrita en la Centron pri Astronomio de la Universitato de Hajdelbergo. La du aliaj institutoj de la ZAH estas la Institut für Theoretische Astrophysik (Instituto pri Teoria Astrofiziko : ITA) kaj la Landessternwarte Heidelberg-Königstuhl (Nacia Observatorio de Hejdelbergo-Königstuhl).

La ARI respondecas, inter alie, pri la "Katalogo Gliese de proksimaj steloj" ; la "Fundamentale Sternkataloge" (Fundamentaj Stelkatalogoj) FK5 kaj FK6 ; kaj de la ĉiujara "Apparent Places of Fundamental Stars" ( APFS ; Ŝajna Loko de la Fundamentaj Steloj), stelaj efemeridoj kiuj donas la ekzaktan lokon de 3000 steloj por ĉiu tago.

Nuntempe, krom la eldono de stelkatalogoj, la ARI faras pli ampleksajn esplorojn pri la gravitaj lensoj, la evoluo de la galaksioj, la stela dinamiko kaj la kosmologio. Ĝi ankaŭ partoprenas al misioj de kosma astronomio kiel la misio Gaia.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]