Asuka-epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Asuka-epoko (japane: 飛鳥時代, prononcu as'ka) estas epoko de la historio de Japanio inter 538 kaj 710.

Laŭ la plejmultaj historiistoj, 538 estas la jaro kiam budhismo estis oficiale enkondukita en Japanion, kvankam la Nihonshoki, kroniko pri Japanio, indikas la jaron 552.

La nomo de la epoko devenas de la vilaĝo Asuka, kie la imperiestroj foje instalis sian ĉefurbon, kvankam ili ofte transloĝiĝis.


Vidu ankaŭ