Aszófő
El Vikipedio
Aszófő (asOfO) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred. La nomo signifas seka valo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 8241
- Telefonprefikso: 87
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, ĉe norda bordo de Balatono, ĝuste ĉe duoninsulo de Tihany, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio [redakti]
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1093 en formo Azzofeu, apartenanta al la najbara abatejo de Tihany. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
