Atakamo
Atakamo (hispane Atacama) estas la plej malnova kaj plej seka dezerto de la mondo. Ĝi situas en norda Ĉilio.
Oni esploris la sedimentaĵojn de la dezerto kaj evidentiĝis, ke la dezerto aĝas 20 milionojn kaj en kelkaj lokoj de la dezerto, ne pluvis de 120.000 jaroj.
La sola ebleco por precipitaĵo estas la nebulo. La oazo-loĝantoj de la dezerto eluzas tion kaj kaptas la humidecon de la aero per nebul-kaptilo, tiel ili povas eĉ akvumi plantojn meze de la dezerto. La nebulkaptilo estas dense plektita retaro, kiun oni starigas vertikale ĉe lokoj de nebula estiĝo, sub kiu oni establas kanalon kaj forkondukas ĝin al la oazo. Per tiu tekniko, la loĝantoj de vilaĝo Chungungo povas kolekti 10.000 litrojn da akvo, kiu sufiĉas ne nur por akvumado sed por sinpurigado, manĝado. Antaŭe kamiono liveris la akvon al la vilaĝo.
La ĉirkaŭaj 6.000-metraj montopintoj estas senneĝaj, sengleĉeraj.
La dezerto estas riĉa je natria nitrato kaj ruĝa kupro, kelkloke eĉ arĝento. Pro tiu lasta, okazis bataloj en la 19-a jarcento.
NASA uzis la dezerton por elprovi marsajn esplorveturilojn.
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
[redakti] Eksteraj ligiloj
Atakama dezerto ( Ekoregiono NT1303 de la WWF) angle
http://magma.nationalgeographic.com/ngm/0308/feature3 Raporto de revuo National Geographic pri Atakamo
http://www.atacamatravel.cl Vojaĝoj al Atakamo
http://amesnews.arc.nasa.gov/releases/2003/03_87AR.html Novaĵartikolo pri "Marsecaj Grundoj en la Atakama Dezerto, Ĉilio, kaj la Seka Limigo de Mikroba Vivo"
http://science.slashdot.org/science/05/03/19/1943236.shtml?tid=216&tid=191&tid=14 Aŭtonoma Roboto Trovas Vivon en Atakama Dezerto