Atakebune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana atakebune el la 16a jarcento

Atakebune 安宅船 aŭ Atakebuno estis grandaj militŝipoj el Japanio uzitaj en la enlandaj japanaj militoj de la 16a kaj 17a jarcentoj por politika kontrolo kaj unuigo de la tuta Japanio.

Japanio entreprenis grandan ŝipkonstruan klopodon en la mezo de la 16a jarcento, dum la Epoko Sengoku, kiam feŭdaj regantoj konkurencante por hegemonio konstruis enormajn marbordajn flotojn de kelkaj centoj da ŝipoj. La plej grandaj (kaj ĝenerale ankaŭ plej danĝeraj) el tiuj ŝipoj estis nomitaj Atakebune.