Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵurnalistoj kaj policistoj en la strato, kie okazis la atako, kelkajn horojn poste
Solidareca kradvorto aŭ etikedo #JeSuisCharlie (en franca ‘Mi estas Charlie’).

Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo okazis la 7-an de januaro 2015 en Parizo, kiam du maskitaj homoj eniris la redaktejon de tiu franca gazeto kaj ekpafis per sturmofusiloj[1]. Mortis almenaŭ 12 personoj, inkluzive de la desegnistoj Charb, Cabu, Tignous, Georges Wolinski, Honoré kaj la ekonomikisto Bernard Maris[2].

La ago alvokis solidarecon kun la viktimoj en la tuta lando kaj eksterlande. Oni organizis protestajn koncentrojn en diversaj urboj kaj desegnistoj omaĝis tiujn, kiuj mortis pro defendo de esprimlibereco.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Dekdu personoj mortis dum la atako; dekunu en la interno de la sidejo de la gazeto kaj unu policano ekstere.[3] La karikaturistoj «Cabu», «Charb», «Honoré», «Tignous» kaj Georges Wolinski estis murditaj dum la atenco,[4] tiel kiel la ekonomikisto Bernard Maris,[5][6] Elsa Cayat, psikanalizistino kaj kronikistino, Michel Renaud, fondinto de la festivalo Rendez-vous du carnet de Voyage, kaj purigisto de Sodexo.[7]

Murdistoj[redakti | redakti fonton]

La du murdistoj estis la du fratoj Chérif kaj Saïd Kouachi. Ili estis salafistoj, membroj de Al-Kaida en Jemeno. Post sia atako, la 9an de januaro 2015, ili rifuĝis kun armiloj en presejo de Dammartin-en-Goële, post kiam ili rifuzis diskuti kun aŭtoritatoj, ĝendarmoj mortigis ilin.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Charlie Hebdo » visé par une attaque terroriste, la rédaction décimée (france). Le Monde (2015-01-07). Alirita 2015-01-07.
  2. Charlie Hebdo : les dessinateurs Cabu, Charb, Tignous et Wolinski sont morts (france). Le Figaro (2015-01-07). Alirita 2015-01-07.
  3. Paris shooting: Manhunt after gunmen attack office of Charlie Hebdo, French satirical magazine, 7a de januaro de 2015, CBS News, alirita la 7an de januaro de 2015, angla
  4. Attentat contre « Charlie Hebdo » : Charb, Cabu, Wolinski et les autres, assassinés dans leur rédaction, LeMonde.fr, france, 7a de januaro de 2015, alirita la 7a de januaro de 2015.
  5. EN DIRECT. Massacre chez "Charlie Hebdo": 12 morts, dont Charb et Cabu, Le Point, 7a de januaro de 2015, alirita la 7an de januaro de 2015, france.
  6. Les dessinateurs Charb et Cabu seraient morts, france, L'Essentiel, 7a de januaro de 2015, alirita la 7an de januaro de 2015
  7. EN DIRECT. Attentat à Charlie Hebdo : 12 morts, les terroristes en fuite, francd, Le Parisien, 7a de januaro de 2015, alirita la 7an de januaro de 2015