Atalanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atalanta (en ĉeĥa urbo Kroměříž)

Atalanta (helene Αταλάντη / Atalanté, latine Atalanta) estas en la helena mitologio filino de peloponesa reĝo Jaso kaj lia edzino Klimena. Ŝi estis fama ĉasistino.


Ŝia patro sopiris havi filon. Kiam naskiĝis knabino, li forĵetigis ŝin en arbaro. La infanon trovis ursino kaj savis ĝin. Atalanta elkreskis en fortan knabinon, kiu eĉ superis virojn en kurado kaj ĉasado. Ŝi ĉeestis ĉason de kalidonia apro en aro de famaj ĉasistoj kaj donis al la apro unuan baton per ĵetlanco. Kiam post kruela batalo donis al apro lastan mortigan baton filo de la kalidonia reĝo Oimeo, reĝido Meleagro kaj proponis al Atalanta la bestan ledon, ekestis pro tio akra kverelo. En disputo de ĉeestantoj kulminis kverelo de Meleagro kaj liaj onkloj, kiuj fine estis fare de Meleagro mortigitaj. Familian tragedion alfinigis reĝida patrino Alteo, kiu laŭ delongtempa orakolo finis vivon de sia filo per bruligo de fatala lignopeco, al kiu estis laŭ antaŭdiro de sortfeinoj ligita lia vivo. Reĝino Alteo pro morto de siaj fratoj kaj pro kulpo pri morto de sia filo mortigis sin.


Atalanta estis belulino kaj havis multajn admirantojn. Sed ŝi pri viroj ne multe sopiris kaj pri edziniĝo ankaŭ ne. Kiam ŝia patro promesis trovi al ŝi taŭgan fianĉon, ŝi kondiĉis edziniĝi al tiu, kiu venkos ŝin en kurado. Kiu malvenkos, mortos. Kaj estis vico da ili. Nur Hipomeno, filo de la reĝo el Boiotio, helpe de la diino Afrodito venkis. Li ricevis de la diino tri orajn pomojn, kiujn dumvoje forĵetadis kaj Atalana detenis sin kolektante ilin. Sed Atalanta tamen ne edziniĝis al Hipomeno. Kiam ili ĉirkaŭbrakis unu la alian en arbara templo, dioj punis ilin pro profano de la sanktejo kaj ŝanĝigis ilin en sovaĝajn bestojn, verŝajne en leonojn.


Same kiel en aliaj mitoj, ankaŭ ĉi tie estas iuj partoj de la historio rakontataj alimaniere. Laŭ unu el versioj estas Atalanto ĉasistino kaj Atalanto kurantino du distingeblaj knabinoj, ambaŭ reĝidinoj, sed ĉiu el alia familio.


Apero en arto

"Vetkurado de Atalanta kun Hipomeno de Guido Reni

Atalanta estis ofte bildata de antikvaj artistoj ĉasanta aŭ vetkuranta. La plej konataj bildoj estas:

  • Atalanta en vetkurado kun Hipomeno - roma kopio de la helena statuo el la 3-a jarcento a.Kr. (nun en pariza Luvro)
  • Vetkurado de Atalanta kun Hipomeno estas bildo de Guido Reni (post j. 1630, nun en Nacia Muzeo en Napolo)