Atamanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atamanto

Atamanto (helene Αθάμας, latine Athamas) estis en la helena mitologio filo de la tesalia reĝo Eolo, lia avo estis Heleno, prapatro de ĉiuj grekoj. Atamanto fariĝis reĝo en la beotia Orĥomeno.

Liaj fratoj estis:

Atamanto edziĝis dufoje, la unua lia edzino estis diino de nuboj Nefelo. Ŝi naskis al li filon Frikson kaj filinon Helon. Atamanto kaŭzis malfeliĉan sorton al si kaj al la gefiloj per forpelo de Nefelo. Duafoje li edziniĝis kun Inoa, filino de Kadmo, reĝo de Tebo. Kun ŝi pli poste li havis du filojn, Learĥon kaj Melikerton. La duonpatrino Inoa la infanojn de la unua edzeco malamis tiel, ke ŝi per artifikoj kai intrigoj atingis konsenton de Atamanto kun ofero de ili al dioj, por ke li savu la reĝolandon de malsato, mizero kaj ribeloj de la popolo. Momenton antaŭ la ofera ceremonio la patrino de la infanoj, Nefelo, sendis la oran virŝafon, kiu la infanojn forportis el la templo. Ĝi transportis ilin trans maro en foran Kolĉidon. Tio finiĝis bone por Frikso, sed Helo dronis en la maro.

Baldaŭ post tio Atamanto perdis favoron de la diino Hero, pro tio, ke li prizorgis malgrandan Dionizon, filon de la plej granda dio kaj edzo de Hero Zeŭso kaj lia amantino Semela. Hero sendis al Atamanto frenezecon, en kiu li mortigis sian filon Learĥon. Li jam ne povis difekti la duan filon Melikerton, kiun Inoa elŝiris de li, sed ŝi jam ne kapablis fuĝi kaj kun la filo ĵetis sin en maron. Sed dioj savis ilin kaj eĉ levis ilin inter si. Inoa akceptis nomon Leŭkoteo kaj el Melikerto fariĝis Palemono. Kiam freneza Atamanto provis mortigi ankaŭ Dionizon, la knabon kaŝis la dio Hermeso.

Fino de Atamanto ne estas en la mitoj atestita, memmortigon oni nur supozas. Okazaĵo de Atamanto kaj lia filo Frikso staras en la komenco de la pliaj grandaj mitoj, precipe pri la granda ekspedicio de Jazono kaj Argonaŭtoj en Kolĉidon por la Ora ŝaffelo.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Athamás