Atar
El Vikipedio
Atar (arabe أطار) estas urbo en okcidenta Maŭritanio, administra centro de la regiono Adrar. La urbo havas ĉ. 31.275 loĝantojn, tiel ĝi estas la plej granda urbo de la altebenaĵo Adrar. La urbo havas flughavenon, muzeon kaj historian moskeon, konstruitan en 1674.
Hodiaŭ Atar estas elira punkto por vizito de historiaj maŭraj urbetoj Uadano kaj Ĉingetti. La urbon atingis ankaŭ la Ralio Parizo-Dakaro.