Ataulfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ataulfo
(372-415)
Ataulfo(372-415)
Konjektita figuro de Ataulfo, pentrita de Raimundo Madrazo (1841-1920)
Naskiĝo 372
en
Morto aŭgustoseptembro 415
en Barcelono, ESP
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

ATAULFO (372-415) estis germana reĝo de la visigotoj inter 410 kaj 415. Li sukcedis al Alariko la 1-a kaj estis sukcedita de Sigeriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ataulfo estis filo de la reĝo Atanariko la 2-a (366-381), el baltinga kasto[1], kaj nomumiĝis laŭ la germana kutimo, (sur la tombo de sia antaŭulo), post la morto de sia kuzo kaj bofilo Alariko la 1-a. Li dufoje edziĝis: oni ne scias la nomon de lia unua edzino, sed oni scias ke li havis ses gefilojn kun ŝi. La dua edzino nomiĝis Galla Placidia (390-450), filino de la imperiestro Teodosio la 1-a.

El la jaro 410 ĝis 412 oni malmulte scias pri lia vivo, escepte ke li, suprenirinte en la tronon, planis eldetrui la Romian Imperion kaj anstataŭigi ĝin je gotika imperio. Principe, li certe provis trairi Afrikon, same kiel sia antaŭulo, sed, konstatinte la maleblecon pri tiu grandioza plano, li decidis enmigri kune kun sia popolo en la Itala duoninsulo, survoje al Gaŭlujo.

En tiu sama jaro 412, li faris kontaktojn kun la imperiestro Flavio Honorio kaj decidas alianciĝi kondiĉe ke ĉi tiu kompromitu sin pagi tributon krom cedi la gaŭlaj teritorioj interŝanĝe de lia fratino Galla Placidia. Ĉi-traktato tiele markas la komenco de la strukturiĝo de la visigotoj kiel permanenta regno kaj ŝtato, kaj al tio kontribuis grandmezure la agado de Ataulfo, kiu kun certeco povas estis konsiderata la vera fondinto de la visigota regno.

Ataulfo rompis la pakton ne redonante Galla Placidia-n kaj en la aŭtuno 413 li invadis la regionon de Masilio. Ĉar li fiaskis, li translokiĝis al Akvitanio kaj al la Narbona Gaŭlia Provinco, kie li provizore instaliĝas.

En januaro 414, li edziĝas al Galla Placidia, laŭ la romia rito, kaj per tio li provokis furiozan reagon sur Flavion Honorion. Ataulfo ŝajnigas abdiki favore al Prikvo Atalo[2], kaj nomumas lin Imperiestro de la Visigotoj, sed Flavio Honorio perceptis la artifikon kaj blokas la mara provizado de nutraĵoj al la Visigotoj, kaj tio devigas ilin, en la komenco de la jaro 415, forlasi la Gaŭlujon kaj foriri al Hispanio, kvin jarojn post la sueboj, vandaloj kaj alanoj. Sur la trairado, Ataulfo starigas sian kortegon en urbo Barcino. Kaj tie ĉi naskiĝis Teodosion, lia filo kun la edzino Galla Placidia, per kiu li intencis kunigi la germanojn kun la romioj, sed, la infano mortis post kelkaj monatoj. La provoj pri interrilatoj kun Romo konkeris al li grandajn malamikojn en la kortego.

En la komenco de la somero 415, li estis murdita de Dubio[3], viro al kiu li konfidis. Oni ne certe scias pri la instiganto de la reĝomurdo, sed oni suspektas pri Valio, kiu sukcesis kunigi la apogon de la plej granda parto de la nobelaro kaj Sigeriko, kiu fariĝis rego dum unu semajno post la morto de Ataulfo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edward Gibbon, Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio, Ĉapitroj 37-38.
Antaŭe:
Alariko la 1-a
Reĝo de Regno Visigota
412 – 415
Poste:
Sigeriko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La baltingaj estis visigota dinastio, kiu regis Hispanion kaj parton de Gaŭlujo. Etimologie, la vorto devenas de Baltha aŭ Balþa, en la visigota lingvo, kiu tradukiĝas je aŭdaca aŭ kuraĝa, por referencii la kaston de Alariko la 1-a
  2. Priskvo Atalo (m. 416) estis dufoje romia uzurpinto (en 409 kaj 414), kontraŭ la imperiestro Flavio Honorio, kun apogo de la visigotoj.
  3. Dubio estis sekvanto de la generalo Saro (m. 413), kiu estis murdita de Ataulfo. En Hispanio, Ataulfo neprudente akceptis la sekvanton de Saro por siaj servoj, nesciante ke tiu viro nutris sekretan deziron venĝi la morton de sia patrono.
Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj