Atbarah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atbarah (foje Atbara), arabe عطبرة estas grandurbo en Sudano. Ĝi estas konata, kiel "fervojurbo", tial tie estas ĉefsidejo de Nacia Fervojsocieto.

Loko de Atbarah en Sudano

Bazaj informoj

Geografio

Atbarah situas sur montetaro en la nordorienta parto de la lando laŭ bordo de Nilo ĉe enfluejo de rivero same nomata Atbarah. Ed Damer troviĝas 12, Ĥartumo 281, Omdurban 282, Kassala 359, Vad-Medani 370 km.

Iama kvartalo de britoj en Atbarah

Historio

En 1898 la britoj venkis la defendajn fortojn apud la urbo, baldaŭe la britoj okupis la tutan landon. La unua sindikato en Sudano formiĝis en 1946 inter fervojlaboristoj en Atbarah.

Ekonomio

En Atbarah unu el la plej grandaj cementofabrikoj de Sudano funkcias, tamen la plej grava estas centro de la fervojindustrio.

Trafiko

Liveraj vojoj en Sudano en 1992

Atbarah havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Ĥartumo (laŭ ambaŭ riverobordoj) kaj Egipto, krome estas malpli gravaj vojoj al Sudanhavenurbo kaj okcidenten. Reloj faras kontaktojn al Ĥartumo, Egipto kaj Sudanhavenurbo.

Klimato

En Atbarah la averaĝa temperaturo varias inter 20 kaj 33 °C. La varmo en septembro kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 54 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.

Fontoj

Stacidoma panoramo en Atbarah