Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo | ||
---|---|---|
faka Esperanto-asocio | ||
Komenco | 1987 vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) estas faka asocio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA); ĝi fondiĝis en 1987 kaj ekde la jaro 1990 estas kunlaboranta kun UEA.
Celoj de la asocio estas “kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn„. ATEO eldonas bultenon, Ateismo, kies redaktoro estas la polo Nyegosh Dube.
Estraro[redakti | redakti fonton]
En oktobro 2020, la estraro estis[1]:
- Prezidanto: A. Giridhar RAO, Barato
- Vicprezidanto: Dominique SIMEONE, Francio
- Sekretario Anna LÖWENSTEIN, Britio
- Kasisto: Dieter ROOKE, Svislando
- Redaktoro: Nyegosh DUBE, Pollando
- Grafikisto: Lautora CROCE, Argentino
En 2013 ĝia prezidanto estis la germano Roland Schnell.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ ATEO-Asembleo okazis, http://ateisto.org/agadoj-de-ateo-2/ateo-asembleo-okazis/
- ↑ informo "estraro de ATEO" en la revuo "Ateisto" de novembro 2013,[rompita ligilo] paĝo en la retejo de la organizaĵo, alirita la 30-an de novembro 2014, kontrolita la 15-an de marto 2016: "prezidanto: Roland Schnell, Germanio, vicprezidanto Dominique Simeone, Francio, sekretario: Anna Löwenstein, Italio, kasisto: Dieter Rooke, Svislando, redaktoro: Christian Rivière, Francio"
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- retejo de Ateista Tutmonda Esperanto Organizo
- arkivo de 1988 ĝis 2014 pri historiaj eldonoj de la organo "Ateisto", en la retejo de ATEO
- plia arkivo de 1988 ĝis 2012 de la organo "Ateisto", en la retejo gazetoteko.com