Ateliero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzea ateliero kun iloj kaj varoj.

Ateliero estas speciala ĉambro, kie laboras artistoj, ekz. pentristoj, skulptistoj, arkitektoj, fotografistoj, filmistoj, k.s., metafore ankaŭ tuto de la disĉiploj, laborantaj sub la gvido de granda artisto, ekz. la ateliero de Rubens (laŭ PIV).

La vorto devenas el la malnova franca lingvo, kie ĝi origine signifis laborejon de lignaĵisto (astelle = ligno).

Pro tio la vorto estas uzata ankaŭ en senco de speciala laborejo, ekz. lingva ateliero, ateliero pri ligno, ateliero de ludiloj, ateliero de manlaboraĵoj, popmuzika ateliero, keramika ateliero k.s. Ofte oni subkomprenas sub tiu vorto seminarion kun praktika trejnado de iu problemo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.diyinfo.org/wiki/In_The_Workshop En la ateliera vikio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj