Atena universitato pri ekonomiko kaj komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atena universitato pri ekonomiko kaj komerco
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

La Atena universitato pri ekonomiko kaj komerco (AUEK), kiu en la greka lingvo nomiĝas Ikonomiko Panepistimio Atinon (OPA), estis fondita en 1920 Ateno, Grekio. Ĝiaj konstruaĵoj estas en la Patision Strato.

Antaŭ 1989 la universitato estis konata kiel la Plej Supra Lernejo pri Ekonomikaj kaj Komercaj Sciencoj (P.S.E.K.S.) aŭ Anotati Sĥoli Ikonomikon ke Eborikon Epistimon (A.S.O.E.E.) en la greka lingvo. Kvankam la oficiala nomo de la universitato ŝanĝiĝis, ĝi ankoraŭ estas konata popole en la greka per ĝia eksakronimo, ASOEE.

AUEK estas la direktanta ekonomika kaj komerca universitato en Grekio. Ĝi estas la tria plej maljuna supra edukada instituto kaj la plej maljuna en la sekcio de ekonomiko kaj komerco en Grekio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli frua antaŭulo estis la "Atena Lernejo pri Komercaj Studoj", kiu estis fondita en 1920. En 1926 ĝi estis renomita al "Atena Lernejo pri Ekonomiko kaj Komerco", kaj ĝia nuna nomo estis donita en 1989.

Antaŭ 1955 la sola grado donita en la instituto estis en Ekonomiko kaj Komerco. En la sama jaro ĝi proponis du apartajn gradojn: Ekonomikon kaj Entreprenan Administracion. En 1984 la instituto estis dividita je tri departementoj: la Departemento pri Ekonomiko, la Departemento pri Entreprena Administracio kaj la Departemento pri Statistiko kaj Informado.