Atenagoro el Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKISTOJ
“Atenagoro el Ateno”
sekso = vira
Naskiĝodato = 133 ĉirkaŭ
mortodato = 190 ĉirkaŭ
notoj = teologo kaj filozofo
lingvo = greka
nacio = Antikva greko
verkoj = "Peticio por kristanoj". "Pri la resurekto de la mortintoj"
kulto = venerita kiel sanktulo ĉe la Ortodoksa Eklezio (24-a de junio)

Atenagoro el AtenoAtenagoro (ĉirkaŭ 1133/190) estis kristana apologiulo kaj filozofo de la dua duono de la 2-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉio kion ni scias pri li estas ke li estis atena filozofo kaj ke li konvertiĝis al kristanismo. Nur du eseoj konserviĝis sub lia nomo: lia Legatio pro Christianis (Peticio por kristanoj) kaj De resurrectione mortuorum (Pri la resurekto de la mortintoj). La nuraj aludoj lin koncernantaj estas notigitaj de fragmento de verko de Metodio el Olimpo (el la Peticio) kaj du biografiaj detaloj en fragmentoj de la Historio de kristanoj de Filipo el Sido.

Liaj verkoj montras ke Atenagoro produktis provojn de veraj erudicio kaj kulturo, de plenregado de la filozofio kaj retoriko de sia epoko, de lerta kompreno de la intelektula etoso ĉirkaŭa. Krome li banas sian pensadon en delikateco kaj respekto al siaj potencaj kontraŭuloj rilate religion.

La Peticio[redakti | redakti fonton]

La “peticio por kristanoj”, kies la dato de redakto povas esti 176177, estas skribita defendo de la religio de kristanoj, adresita al imperia kortego aŭ, pli probable, destinita al la publikigo, prezentita de filozofo al la romiaj imperiestroj Marko Aŭrelio kaj Komodo venkintoj de Armenoj kaj Sarmatoj kaj, precipe mem filozofoj. Atenagoro dekomence plendas pri la diskriminacio per kiu estas traktataj la kristanoj kaj pri la kalumnioj kiujn ili devas suferi (ĉap. I-III), poste batalas la ateismon (ĉap IV). Li enkondukas la principon de monoteismo citante, siaapoge, poetojn kaj filozofojn de la pagana kulturo por defendi la doktrinojn pro kiuj la kristanoj estas kondamnitaj (ĉap. V-VI), kaj engaĝiĝas pruvi la superecon de la kredo je Dio de la kristanoj fronte al la paganaj kredoj (ĉap. VII-VIII). Tiu unua provo de racia pruvo de la unikeco de Dio en la kristana literaturo estas riĉigita per la prezento de la kristana Sankta Triunuo: «unu Dio Patro, unu Dio Filo, kaj la Sankta Spirito»”.

Poste pasante al la senkulpiĝo, la apologisto justigas la nekredon de kristanoj je naciaj diaĵoj (ĉap. XII-XIV) priskribante ties absurdecon kaj maldececon, plue citante paganajn poetojn kaj filozofojn por apogi la senkulpiĝon de kristanoj (ĉap.XV-XXX). Fine, li refutas la senmoralecon klarigante la kristanan idealon de pureco, eĉ en la intimeco, kaj la neperforteblan sanktecon de la geedzeca institucio. La akuzo pri kanibalismo estas reĵetata evidentigante la respekton de kristanoj por homa vivo, kiu ilin puŝas eviti la sangajn spektaklojn de la cirkoj kaj melpermesi la aborton (ĉap. XXXI-XXXVI).

La Pri la resurekto de la mortintoj[redakti | redakti fonton]

La disertacio Pri la resurekto de la mortintoj, unua prezento pri tiu kristana doktrino, estis redaktita kelkajn jarojn post la Peticio, kiu ŝajnas ĝin antaŭanonci, Atenagoro profitas de la aspiro al la plejbono de la siaepoka filozofio. Antaŭe li refutas la oftajn obĵetojn de sia epoko (ĉap. I), poste li pluas montrante la eblecon de resurekto per la potenco de la Kreinto (ĉap.II-III) kaj per naturo mem de la homa korpo (ĉap. IV-VIII). La praktiko de tiu potenco estas nek rego de Dio nek maljusteco kontraŭ la aliaj kreitaĵoj (ĉap.IX-XI). Li elstarigas ke la naturo kaj la fina celo de la homo postulas la pludaŭrigon de la vivo de la animo kaj de la korpo (ĉap. XII-XXV).


Eblas ke tiu disertacio estis direktita kontraŭ la gnostikaj kredoj kiuj emis pensi ke la resurekto koncernu nur la spiriton aŭ la animon disiritan de la al pereo destinita korpo

La atribuo de tiuj verkoj al Atenagoro, apogita sur la atestoj de manuskriptoj, estis dubigita antaŭe de R.M. Grant, poste de N. Zeegers, sed defendita de B. Pouderon, kaj fine akceptita kiel la hipotezo plej probabla.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Franclingve:

  • Athénagore, Supplique au sujet des chrétiens et Sur la résurrection des morts (éd. B. Pouderon), Paris, Cerf, 1992, «Sources chrétiennes»

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Catholic Encyclopedia, « Athenagoras of Athens », Encyclopedia Press, 1913. (Wikisource).
  • Leslie W. Barnard, Athenagoras. A Study in second century christian apologetic, Paris, Beauchesne, 1972.
  • Bernard Pouderon, Athénagore d'Athènes philosophe chrétien, Paris, Beauchesne, 1989.
  • Bernard Pouderon, Les Apologistes grecs du second siècle, Paris, Le Cerf, 2005.
  • David Rankin, Athenagoras, philosopher and theologian, Farnham, Ashgate, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John Bertram Peterson, "Athenagoras", The Catholic Encyclopedia Vol. 2. New York: Robert Appleton Company, 1907 (on-line)
  • Francesco Adorno, La Filosofia antica. Milano : Feltrinelli Editore, 1991, vol. IV p. 129, ISBN 8807811383, ISBN 9788807811388.
  • En la Patrologia Graeca de Migne la verkoj de Atenagoro troviĝas en la volumo sesa.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]