Teroristaj atakoj de Londono en julio 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homoj kaptitaj en la Londona metroo

Je la 7-a de julio 2005 en Londono okazis pluraj eksplodoj en metroaj stacioj kaj publikaj busoj. Laŭ indikoj de la polico rezultis almenaŭ 52 mortintoj; pliaj 350 homoj estis vunditaj. Ĝis la posttagmezo ĉiuj pasaĝeroj de la metroaj trajnoj estis eligitaj el la tuneloj.

Supozatas, ke temis pri teroraj atencoj inter si akordigitaj.

Laŭ parolportanto de la metroa kompanio Metronet la unua eksplodo trafis la linion Metropolitan inter la stacioj Liverpool Street kaj Aldgate Station. Laŭ raporto de Dow Jones Newswires homoj mortis en stacio Liverpool Street.

Polico Scotland Yard konfirmis, ke eksplodis tri liniaj busoj; unu eksplodo, proksime de placo Russell Square, forŝiris la tegmenton de duetaĝa buso.

Pro la incidentoj multaj metroaj stacioj estis evakuitaj; la tutaj metroa kaj busa retoj provizore estis malfunkciigita. La centra kvartalo kun pli ol 40 stratoj estis barita. Laŭ informoj de Sky News armeaj unuoj ekpostenis en la urbo. La komercado de la akcia borso estis ĉesigita.

Ĉefministro Tony Blair pro la atencoj pordume forlasis la kunvenon de G 8 en Gleneagles por surloke informiĝi pri la situacio en Londono.

Temposkalo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tempoj estas indikataj en Brita Somera Tempo (BST), unu horon antaŭ UT.

  • 08:51: Unuaj raportoj pri incidento inter la metro-stacioj Liverpool Street kaj Aldgate East, ĉu eksplodo aŭ kolizio inter du trajnoj. Komence oni kredis, ke la raportoj de la du stacioj koncernas du apartajn eventojn.
  • 08:54: Oni diras, ke suspektinduloj metroe festas per piroteknikaĵoj.
  • 08:56: Eksplodo en trajno inter stacioj King's Cross kaj Russell Square. Atestantoj raportas, ke la eksplodo ŝajnis okazi ekster la trajno.
  • 09:17: Eksplodo en trajno ĉe stacio Edgware Road.
  • 09:28: Metro-kompanio Metronet deklaras, ke la incidenton kaŭzis breĉo en la elektra provizado.
  • 09:33: Raportoj pri incidento ĉe metro-stacio Edgware Road. Oni diras, ke pasaĝeroj en eksplodigita trajno provas rompi fenestrojn per ombreloj por eskapi.
  • 09:46: Brita Transporta Polico konigas, ke okazis pliaj eksplodoj ĉe King's Cross', Old Street, Moorgate kaj Russell Square.
  • 09:47: Eksplodo en buso ĉe placo Upper Woburn Square/Tavistock Square. Viktimoj, nombro ankoraŭ nekonata.
  • 09:49: Tuta metroa sistemo de Londono ĉesigas funkciadon.
  • 10:00: Elektrokompanio National Grid deklaras, ke ne estis problemo de elektrobreĉoj.
  • 10:40: Unua raporto pri mortviktimoj, registara fonto parolas pri 20 mortintoj.
  • 11:08: Busa trafiko ĉesigita tra Centra Londono.
  • 11:10: Komisaro Ian Blair de Metropolitan Police konfirmas, ke temas pri akordigita terorisma atenco, sed apelacias pri trankileco kaj petas ne vojaĝi al Londono kaj ne senbezone telefoni al krizo-servoj.
  • 12:00: Ĉefministro Tony Blair publike nomas la incidenton akordigita serio de "barbaraj" terrorismaj atakoj.
  • 17:30: Ĉefministro Tony Blair, venante el interkonsiliĝo ĉe Downing Street (lia rezidejo) petegas la publikon ne lasi sin terorizi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]