Atencoj de la 11-a de septembro 2001

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝemelturoj brulantaj de la Mondkomerca Centro

La atencoj de la 11-a de septembro 2001 estas laŭ la oficiala registara versio serio de teroristaj atakoj kiuj okazis en Usono en tiu dato, fare de la islamista grupo Al-Kajdo, uzante aviadilojn, kontraŭ gravaj konstruaĵoj de la lando. Du aviadiloj, kaptitaj de memmortigontaj teroristoj, koliziis kontraŭ la Ĝemelturojn de la Mondkomerca Centro en Novjorko (la norda turo je 1248 GMT, la suda turo je 1303 GMT) kaj tiuj disfalis ambaŭ post kiam ili brulis dum preskaŭ du horoj. Tria kaptita aviadilo koliziis kun la Pentagono en Vaŝingtono, parte detruante ĝin. Kvara aviadilo, iranta al Vaŝingtono, kraŝis en kampo proksime de Picburgo en Pensilvanio (oni supozas, ke ĝi estis laŭintence kolizionta kontraŭ la Blanka Domo, se la kraŝo ne estus okazinta; la prezidento tiun tagon estis en Florido).

En Usono, la nomo por la atako estas "9-11" (el la dato skribita en la usona maniero: 9/11/01).


Kaperitaj aviadiloj

Matene, 11-a de septembro 2001, 4 pasaĝeraviadiloj estis kaperitaj de terorista grupo, kies gvidanto estas Mohamed Atta. Teroristoj kaptis la pilotejon kaj direktis du aviadiloj al Manhatano, Novjorko kaj aliajn du al Vaŝingtono la D.K.

American Airlines flugo 11

American Airlines Boeing 767-200

American Airlines flugo 11, de Bostono (Internacia Flughaveno Logan) al Los-Anĝeleso (Flughaveno Los-Anĝeleso) Boeing 767-200 registrita N334AA, ekflugis je 7:54 atm malfrue je 14 minutoj kun 81 pasaĝeroj kaj 11 aviadilanoj. Ĉirkaŭ 8:14 ĝi estis kaperita. Je 8:23 la aviadilo subite ŝanĝis sian direkton suben. Je 8:46, la teroristoj intence trafis ĝin la Nordan Turon de World Trade Center, kaj la aviadilo eksplodis kaj flamis.

Unitied Airlines flugo 175

American Airlines flugo 77

Unitied Airlines flugo 93

Viktimoj

Fajroestingisto novjorkano rigardas restaĵojn de la suda turo.

Almenaŭ 2602 homoj pereis en la ĝemelturoj, 265 en la aviadiloj kaj 125 en la Pentagono. 2992 mortintoj el pli ol 90 landoj entute. Kelkaj homoj mortis pliposte kaŭze de afekcioj de pulmoj kiujn ili ekhavis pro grandega kvanto de polvo liberigita dum pereigo de la turoj.

Nombro taksita de la homoj ĉeestantaj en la Mondkomerca Centro en la momento de la atako estas iom pli ol 14,000. Majoritato el ĉiuj kiuj estis en la turopartoj malsupraj de la zonoj enbatitaj per la avadiloj sukcecis saviĝi, same kiel 18 homoj en la zono enbatita de la suda turo. Laŭ referaĵoj oficialaj, 1366 homoj en la norda turo kiuj estis sur aŭ supre de la zono enbatita pereis en la momento de la turodisfalo, krome en la momento de la vefto en la sudo turo 600 homoj mortis senprokraste aŭ tiam enfirmiĝis definitive en la supra parto de la suda turo. Almenaŭ 200 homoj saltis de la turoj brulantaj irante renkonte al sia morto. Savhelikopteroj povis fari nenion kaŭze de la tro densa fumo.

Usonaj aŭtoritatoj ankoraŭ je la tago de la atenco sukcesis eltrovi la nomojn de la 19 atencintoj en la kvar aviadiloj, kvankam ili vojaĝis kun falsaj nomoj (ĝis nun nesciataj).

Damaĝoj

Skizo de la atako.

En Novjorko, ne nur la ĝemelturoj – ĉiu havanta 110 etaĝojn – tute ruiniĝis, sed ankaŭ multaj aliaj konstruaĵoj de la Mondkomerca Centro forte difektiĝis, same kiel kelkaj kanaloj proksime de la Mondkomerca Centro. Konstruaĵo de la Deutsche Bank toksiĝis, tiel ke ĝi devis malkonstruiĝi. Tiu estis ankaŭ mallonge malapero de la radioricevo kaŭze de la detruo de la anteno kiu estis supre sur la norda turo. En Washington nur malgranda parto de la Pentagono disfalis.

Konsekvencoj

La Pentagono difektata per la ardo kaj parte disfalinta.

Usona prezidento George W. Bush deklaris televide, ke Usono nun konsideros ĉiun, kiu ne plene subtenas Usonon, helpanto de terorismo.

Usama bin Laden, la estro de Al-Kaida, nomas la atakon la "batalo de Novjorko". Bin Laden deklaris militon (ĝihadon) kontraŭ Usono en 1996. En 2000, li atakis usonan batalŝipon en Jemeno, la USS Cole.

La atako donis al Usono novan malamikon kaj eksterlandan celon: al-Kaida specife, kaj islama terorismo pli ĝenerale. La unua respondo al la atako estis milito en Afganio, kie al-Qaeda trejnis siajn batalantojn.

Estis en la mondo multe da homoj kiuj treege malaprobis la agon, sed i.a. en Ede (Nederlando) estis ankaŭ homoj kiuj festis pro la ago.


Vidu ankaŭ