Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ateno
greke: Αθήνα
ĉefurbo
Oficiala nomo: Αθήνα
Lando Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Provinco Atiko
Prefekturo Prefekturo Ateno
Historiaj regionoj Antikva Grekio, Helena civilizo
Situo Ateno
 - koordinatoj 37° 58′ 00″ N 23° 43′ 00″ O / 37.96667 °N, 23.71667 °O / 37.96667; 23.71667 (mapo)
Plej alta punkto 338
Plej malalta punkto 70
Areo 38,964 km² (3 896,4 ha)
 - de aglomeraĵo 411,717 km² (41 172 ha)
 - de metropolo 2 928,717 km² (292 872 ha)
Loĝantaro 745 514 (2001)
 - de aglomeraĵo 3 130 841
 - de metropolo 3 686 371
Denseco 19 133,41 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 7 604 loĝ./km²
 - de metropolo 1 259 loĝ./km²
Fondo 782 a.K.
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 10x xx, 11x xx, 120 xx
Telefona antaŭkodo 21
Aŭtokodoj Yxx, Zxx, Ixx (krom ZAx kaj INx)
Situo de Ateno enkadre de Grekio
Situo de Ateno enkadre de Grekio
Situo de Ateno enkadre de Grekio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Athens
Retpaĝo: www.cityofathens.gr
Akademio de Ateno

Ateno (greke Αθηναι [athinaj]), aŭ grekece Atenoj, estas la nuna ĉefurbo de Grekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.

La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nomiĝas nun Atiko, (samkiel dum la antikva epoko) kaj Ateno estas la regiona centro. La urba haveno Pireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko.

La internacia flughaveno de la urbo estas nomata laŭ Eleftherios Venizelos. Ekzistas metroo.

La civito Ateno estis dum la antikva epoko unu el la unuaj demokratioj, kaj estis tre grava centro de la helena civilizo.

Etimologio

La nomo de la urbo venus, laŭ iuj, de la Hindeŭropa radiko ath- = kapo, supro, ĉar Akropolo, sur la samnoma monteto, estas la "fundamanta kerno" de la urbo. Tio klarigas la mito pri la nasko de diino Atena, kiu eliris tute armita el la kapo de Zeŭso.

Antikve, la nomo estis Ἀθῆναι / Athễnai (plurala vorto)[1]. En moderna lingvo, Αθήνα / Athína estas la oficiala urba nomo.

Geografio

Ateno situas sur duoninsulo inter montoj kaj marbordo.

Klimato

La klimato estas semiarida (Klimata klasifiko de Köppen: BSh). La meza pluvkvanto situas je 376 milimetroj.[2]

Loĝantaro

Ateno estas la ĉefa urbo de Grekio, kun 3,7 milionoj da loĝantoj en 2001, tio estas ĉirkaŭ unu triono de la entuta loĝantaro de Grekio

Antikva tempo : 300 000/400 000 da loĝantoj (estimado)
Jaro 1853 : 30 600
1879 : 65 500
1896 : 123 000
1925 : 443 000
2001 : 3 761 810

Urba morfologio

Ateno kuŝas sur ebenaĵo Atiko, inter montoj Aegialo okcidente, monto Parneso (Πάρνηθα) norde, Likavito (Λυκαβηττός) nord-oriente, Himeto (Υμηττός) oriente, kaj la Sarona Golfo sud-okcidente.

Pro tiuj naturaj limoj, la urbo ne povos pligrandigi, kaj estas trafita de problemoj de polucio.

La antikva urbo estis konstruata ĉe la piedo de monto Akropolo (ἀκρόπολις)

Vizitindaĵoj

Partenono

La urbo estis ejo de la 1-aj modernaj 1-aj modernaj Olimpikoj en 1896, de la interaj Olimpikoj de 1906 kaj gastigis la Someran Olimpikon dum 2004.

Historio

Akropolo de Ateno. Stare la teatro de Herodo Atiko, fone la Likabeto.

La plej antikva informo pri loĝantaro homa en Ateno estas el 11a al 7a jarmilo a.K. Ĉirkaŭ la 1400 a.K, en la mikena epoko, Ateno jam estis grava setlejo, kiu posedis fortikaĵon en la Akoropolo, kun la karakteraj muregoj el ŝtonegoj propraj de tiu civilizo. Oni ne konas ĉu Ateno estis detruita fine de la mikena epoko, ĉirkaŭ la 1200 a.K., kiel okazis ĉe aliaj urboj, sed ja tuŝis al ĝi la dekadenco de la urba civilizo kiu okazis en la venontaj jarcentoj.

Dum la 1-a jarmilo a.K., Ateno kreskis laŭ gravo kaj povo kaj iĝis unu de la hegemoniaj urboŝtatoju en la klasika Grekio. Proksimume inter la jaroj 500 a.K. kaj 323 ĝi estis unu el ĉefaj kulturaj kaj intelektaj centroj de la mondo, kaj okazigis multajn ideojn poste difinajn de la okcidenta civilizo, inter tiuj la koncepto de demokratio. La malvenko kontraŭ Sparto en la jaro 431 a.K., la hegemonio de Makedonio en la posta helenisma epoko kaj fine la konkero romia restis kaj povon kaj prestiĝon al Ateno. La fino de la klasika epoko situiĝas en la jaro 529, kun la fermo de la filozofiaj lernejoj.

La diino de Ateno en la klasika epoko estis Atena rilata al la propra urbo kaj al la saĝeco.

Mezepoko kaj Moderna Epoko

Dum la tempo de la Bizanca Imperio Ateno dekadencis, dum la centro de bizanca povo en la aktuala teritorio de Grekio translokiĝis al Mistrao. Intee la 13a kaj la 15a jarcentoj la urbo falis en manoj de grekoj (bizancaj), francoj kaj italoj de la Latina imperio, kiuj eĉ starigis duklandon en Ateno; ankaŭ aragonanoj kaj sicilianoj okupis la urbon en diversaj momentoj, kaj la Duklando de Ateno kun tiu de Neopatrio, pasis al povo aragona. Finfine, en 1456, ĝi estis konkerita de la Otomana Imperio.

Akademio de Ateno.

En la venontaj tempoj unue la loĝantaro konsiderinde malpliiĝis, ĝis nur 4.000 loĝantoj minimume. La otomanoj faris el la urbo kaza (nome administra centro) kaj permesis religian liberon al ne-islamanoj. Ekde la 17a jarcento oni starigis la sistemon kaj politikan kaj administran de “millet”, laŭ kiu la neislamanoj de la Imperio subigis al suvereneco pere de reprezentantoj (nome dimogerontes) elektitaj de la propraj subuloj, kiuj peris inter la turkaj austoritatoj kaj la loka greka popolo. Estis paco en Ateno kaj la loĝantaro atingis 15 mil kun revenintoj. En tiu pacepoko en Ateno la loka ekonomio floris.[3]

Ateno suferis atakon fare de Venecio en 1687, dum kiu la bombardado fare de venecianoj responsis por la eksplodo de eksplodaĵujo kiu ruinigis la Partenonon. Post la Milito de Greka Sendependigo (1821-1829) Ateno ekformis parton de la nova greka ŝtato, kaj estis nomumita oficiale ĉefurbo de Grekio la 18an de septembro de 1834.

Famuloj

En Ateno mortis Memos Makris greka-hungara skulptisto kaj hungara historiisto Géza Alföldy.

Partneraj urboj

Ateno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Referencoj

Esperanto kaj Ateno

En Ateno dum la jaro 1976 okazis la 61-a UK de Esperanto.

Panoramo

Panoramo de Ateno
Panoramo de Ateno

Eksteraj ligiloj

greke neoficialaj paĝoj de la urbo Ateno greke retejo de la Somera Olimpiko 2004 en Ateno greke kategorio pri Ateno en la anglalingva DMoz greke kategorio pri la urbo en la greklingva DMoz

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara