Athelney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Athelney
vilaĝoFortikaĵo kastro [+]
Koordinatoj51° 3′ 20″ N, 2° 55′ 52″ U (mapo)51.0555-2.931Koordinatoj: 51° 3′ 20″ N, 2° 55′ 52″ U (mapo)

Athelney (Britio)
Athelney (Britio)
DEC
Athelney
Athelney

Map
Athelney
Vikimedia Komunejo:  Athelney [+]
vdr
Monumento memore al Alfredo la Granda ĉe Athelney

Athelney situas en la regiono de Somerset, Anglio, nomata Sedgemoor. Antaŭ ĝi estis insulo ĉirkaŭita de marĉoj. Nuntempe oftas vintraj inundoj.

Ĝi famas ĉar estis tie kie Alfredo la Granda kaŝis sin kaj kunigis soldatojn en 878, post la dana kapto de Chippenham kaj antaŭ venki la danojn ĉe Ethandun. Tiutempe la insulo estis ligata per digvojo al najbara vilaĝo, East Lyng, kvankam Vilhelmo de Malmesbury diras ke ĝi estis atingebla nur boate. Fortikaĵo ĉe Athelney datiĝas de la ferepoko kaj estis plifortikigata de Alfredo.

Post la batalo de Ethandun, Alfredo, por danki Dion pro sia venko, en 888 fondis abatejon sur la insulo, kun monaĥoj plejparte alvenintaj de Francio. La abatejo neniam riĉis, kaj dum la regado de Eduardo la 1-a la monaĥoj petis la reĝon ne kolekti imposton pro malriĉeco. La lasta abato estis Roberto Hamlyn, kiu cedis la abatejon al Henriko la 8-a en 1540. Post tio la konstruaĵoj kadukiĝis, kaj nenio nun videblas.

En 1801 Kavaliro John Slade konstruis monumenton memore al Alfredo ĉe la plej alta pinto de Athelney.