Atherton Tableland
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 10 Jun. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La Atherton Tableland estas fruktodona ebenaĵo kiu estas parto de la Granda Disiganta Montaro en Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas situanta okcidente al sud-sud-okcidenta interno el Cairns, tre en tropikoj, sed ties alta pozicio havigas klimaton taŭgan por brutobredado de bovoj kaj produktado de lakto. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 32,000 km² kun altitudo game inter 500 kaj 1280 m.[1] La fruktodono de la grundoj en la regiono povas esti atribuata al vulkanaj originoj de la tero.
La ĉefa rivero fluanta tra la ebenaĵo estas la rivero Barron, kie estas lagodigo por formi irigacian rezervejon nome Lago Tinaroo, kie estas ankaŭ malgranda 1.6MW hidroelektra stacio.

