Atiko (greke Αττική Attiki) estas la nomo de antikva pejzaĝo kaj moderna administra regiono ("periferio") de la ŝtato Grekio, kiu samtempe estas procinco ("prefektujo", nomos) de Grekio.
Dum la epoko de antikva Grekio Atiko estis la ĉirkaŭaĵo de la urboŝtato (poliso) Ateno, kun sanktejo de la diino Atena sur la Akropolo kaj templo de la dio Pozidono ĉe la kabo Sunion en la sudoriento de la pejzaĝo. Ankaŭ hodiaŭ Ateno estas la ĉefa loĝloko kaj la administra centro de la regiono.
Atiko okcidente limas al Beotio kaj Megara. Historie gravaj lokoj estas la haveno de Pireo proksime de Ateno kaj la loko Maratono en la nordoriento. Ĉe la orienta marbordo dum la antikva epoko situis la urbo Thorikos, ĉe kiu laŭ la helena mitologio albordiĝis la diino Demetra.