Atil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atil (komunumo))
Atil
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita 1751
Poŝtkodo 83820
Telefonkodo 637
Kodo laŭ INEGI 26 007
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Antonio Celaya Urías (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 734
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 30°51′N 111°35′U  /  30.85°N, 111.583°U / 30.85; -111.583 (Atil) (mapo)
Alto 570 m
Areo 400,4 km²
Horzono UTC -7
Situo de Atil en (Meksiko)
Situo de Atil en (Meksiko)
DMS
Situo de Atil en
Situo de Atil en
Situo de Atil en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Átil Municipality [+]
vdr

Atil estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas la vilaĝo Atil. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo siutas en la nordokcidento de Sonora kaj ĝi limas al la komunumoj Trincheras kaj Bacerac (sude), Tubutama en la oriento kaj Oquitoa en la okcidento. En 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) la komunumo havis 625 loĝantojn. El tiuj estis 326 viroj kaj 299 virinoj. La komunumo havas surfacon de 400,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 570 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 332 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 506 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 472 scipovis legi kaj skribi kaj 34 personoj estis analfabetoj. Do 6,72 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 643 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,47 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon Atil fondis en la jaro 1751 la jezuita misiisto Jacobo Sedelmayer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]