Atilio Orellana Rojas
El Vikipedio
Atilio ORELLANA ROJAS (naskiĝis 1963 -).
Eklernis Esperanton en 1984. Studis en Argentino Filologion pri Klasikaj Lingvoj. Studis la rusan lingvon kaj instruis ĝin kelkajn jarojn en la Instituto "Aleksandr Pushkin" en Córdoba; ankaŭ laboris kiel interpretisto de la rusa dum 2 jaroj.
En 1988, komencis instrui Esperanton laŭ la rekta metodo (Cseh metodo), kaj tre kunlaboris en la rejuniĝo kaj renoviĝo de la "Argentina Esperanto Ligo", unue kun la "Argentejo-grupo" kaj poste kun la renaskiĝo de AEA, "argentina E. Asocio", kiu post 1995 reŭnuiĝis en la nuna AEL.
Kiel instruisto komencis vojaĝi ene de la lando, kaj al Brazilo, Bolivio, Kubo, ktp por partopreni kongresojn, kaj finfine al Roterdamo, en Nederlando, kie restis en IEI - Den Hage.
Tiel komencis sian karieron kien "vojaĝanta instruisto", gvidante kursojn dum UKoj kaj en pli ol, sesdeko da landoj.
Nuntempe laboras kiel Direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto, prizorganta la edukadon de novaj Esperanto-instruistoj.
Multe verkis en Esperanto kaj la hispana pri indiĝenaj temoj, speciale pri lingvistikaj aspektoj, muziko kaj religio por specialigitaj revuoj kaj por la Esperanto-gazetaro. Plenumis diversajn postenojn en la E-medio: Prezidanto de Argentina E-Asocio (1989-1991); C-Komitatano de TEJO (1992-1994) UEA-Komisiito por Ameriko (1994-2002); UEA-Komitatano A (1996-1998), (2004-2006) kaj B (1999-2001), (2001-2003). Estrarano de ILEI (1995-1999), (2003-2006), (2006-), Komitatano de ILEI (1999-2001), (2001-2003), (2004-2007); Prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA/ILEI (1997-2000); Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (2000-2003), (2003-2006), (2006-).
En 2003 estis la UEA-Komisiito pri Agado Espero.
Kunlaboris kun la organizo Indiĝenaj Dialogoj ekde ĝia naskiĝo en 1998 prizorgante la taskon de instruado al hispanlingvanoj, fonetika ekzercado kaj laste kiel konsilanto kaj helpanto en la redakta teamo de ĝia reta bulteno "Tamtamo".

