Atitlana grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Atitlana grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podilymbus
Specio: P. gigas
Podilymbus gigas
(Griscom, 1929)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta (1989)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Atitlana grebo (Podilymbus gigas), konata aknaŭ kiel Giganta grebo, estis jam formortinta akvobirdo. Danke al naturlaboro de la usona ekologisto Anne LaBastille, ties malpliiĝo estas nune komplete konata. LaBastille observis tiun specion dum periodo de ĉirkaŭ 25 jaroj. Ŝi ankaŭ verkis libron pri tiu birdospecio nome Mama Poc. La lago Atitlan situas en gvatemala montaro je 1700 m super marnivelo. Tie vivis kiel endemio la Atlitana grebo ĝis 1987.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu grebo estis tre simila al Buntbeka grebo Podilymbus podiceps, nome ununura membro ankoraŭ vivanta de la genro da ambaŭ specioj, sed ĝi estis nete pli granda (46–50 cm) kaj ĝi ne flugis. Ĝi vivis nur ĉe la bordo de tiu lago, kaj neniam estis multaj, maksimume 400 birdoj.

Ties alvoko kaj aspekto esti tre simila al tiu de la Buntbeka grebo, nome plumaro ĉefe malhelbruna kun blankmakulitaj flankoj. LA subaj partoj estis malhelgrizaj makule je blanko. La kapo estis preskaŭ nigra kaj la kolo estis makulita je malhelbruna printempe kaj je blanka vintre. La kruroj estis ardezgrizaj. La beko havis tre nigran vertikalan bendon en la mezo. La koloro de la beko variis el blanka printempe al bruna en aliaj sezonoj. La irisoj estis brunaj. Ĝi havis malgrandajn flugilojn kaj estis nefluga.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto konsistis el 4 al 5 blankaj ovoj. Ambaŭ gepatroj kunrespondecis pri la idozorgado.

Malapero[redakti | redakti fonton]

La unua problemo, kiu stariĝis kontraŭ la birdo, estis la enkonduko, en 1958, de amerikaj perkoj en la lago (Micropterus dolomieu kaj Micropterus salmoides) por logi la fiŝkaptantajn turistojn. La fiŝo rekte konkuris kontraŭ la grebo por kapti la samajn nutraĵojn: fiŝetojn, krabojn, insektojn, molusketojn, kaj, plej malbone, la grandaj perkoj, kiuj atingas 12 kg, atakis la grebidojn. Oni do uzis protektajn rimedojn kaj en 1975 restis ankoraŭ 232 birdoj.

Tamen, ĉar la lago iĝis turista kaj feria restadloko, oni konstruis pli kaj pli da hoteloj kaj vilaoj ĉe la bordo, tial la lokoj por nestado iom post iom malpliiĝis. Plie, en 1976, granda tertremo malaltigis la nivelon de la laga akvo je kvin metroj, detruante la kanarojn, kie nestis la greboj. Tiuepoke la politika situacio en Gvatemalo malboniĝis ĝis intercivitana milito. En tia etoso la pluvivado de la grebo ne pezis multe.

Fine, fatala bato, la fluganta Buntbeka grebo alvenis preni la liberan lokon (ekologia niĉo) kaj hibridiĝis kun la malmultaj restantaj Atitlanaj greboj. En 1983 restis nur 32 individuoj, el kiuj plej granda parto estis hibridoj. La lastaj du birdoj estis vidataj en 1989, kaj post ties malapero la Atitlana grebo estis deklarita oficiale formortinta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Flannery, Tim & Schouten, Peter (2001). A Gap in Nature: Discovering the World's Extinct Animals, Atlantic Monthly Press, New York. ISBN 0-87113-797-6.
  • Errol Fuller (2000). Extinct Birds, ISBN 0-8160-1833-2
  • Anne LaBastille (1990). Mama Poc: An Ecologist's Account of the Extinction of a Species, W. W. Norton & Company, ISBN 0-393-02830-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]