Atlantic Hotel Sail City

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ATLANTIC Hotel SAIL City en Bremerhaven, Germanujo, fotita vespere en Majo 2008

La ATLANTIC Hotel SAIL City (oficiala literummaniero) estas kvarstela hotelo en Bremerhaven kaj apartenas al la hotelkooperativo Atlantic Hotels. La hotelo havas 23 etaĝojn, 140 metrojn da alto (80 metrojn sen pinto) kaj estas la plej alta konstruaĵo de la germana federacia lando Bremeno. La hotelo estis konstruita de 2006 ĝis 2008 (inaŭguro: 1-a de Marto 2008).

La hotelo troviĝas en la areo de Alter Hafen ("malnova haveno") kaj Neuer Hafen ("nova haveno") rekte ĉe la Vezer-digo apud la Klimatdomo de Bremerhaven kaj Germana ŝipveturmuzeo, estas parto de Havenwelten kaj celas vigligi turismon.

La velforma hotelo estas planita de la Bremen-a arĥitekturejo Klumpp Architekten. Restoracio estas en la ter-etaĝo, kaj porvizitanta platformo estas en la supra parto de la konstruaĵo. Krome estas kunvenejoj kaj la tiel nomata Captains Lounge, t. e. aranĝejo en la plej supra etaĝo. La hotelĉambroj troviĝas en la subaj ok etaĝoj kaj disponas je 120 ĉambraj unuoj. La etaĝoj 9 ĝis 18 estas luigitaj kiel oficej-areoj.

En somero 2008 estis inaŭgurita la tiel nomata Conference Center Bremerhaven ("konferenccentro Bremerhaven"). Ĝi estas rekte ligita kun la hotelo kaj havigas spacon por aranĝoj de ĝis 500 personoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 53° 32′ 35″ N 8° 34′ 25″ O / 53.54306 °N, 8.57361 °O / 53.54306; 8.57361 (mapo)