Atlantika Oceano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... "Atlantiko (Kolombio)" plusendas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri oceano. Se vi serĉas informojn pri la samnoma provinco de Kolombio, vidu la paĝon Atlantiko (Provinco).

La Atlantika OceanoAtlantiko estas la dua plej granda oceano sur la terglobo. Ĝi situas inter Norda Ameriko, Suda Ameriko, Eŭropo kaj Afriko. Ĝia areo estas 100 000 000 km².

La Atlantiko estiĝis el la disigo, antaŭ milionoj da jaroj, de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9.560 m ĉe la marprofundo de Porto-Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro, la mezatlantika dorsalo.

La Atlantikon karakterizas pluraj marfluoj, inter kiuj plej rimarkindas la varmeta Golfa Marfluo, kiu fluas de Meksiko (Meksika golfo) al Eŭropo, kaj kiu ebligas la tipan kontinentan klimaton en Eŭropo. Se tiu fluo ne ekzistus, Eŭropo estus tiom malvarma kiom la nordo de Kanado, ĉar ĝi situas ĉe la sama latitudo.

[redakti] Bildgalerio

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/zh.html
Ekstera ligilo  http://ioc.unesco.org/oceanteacher/OceanTeacher2/01_GlobOcToday/03_GeopolOc/s23_1953.pdf
Ekstera ligilo  http://dapper.pmel.noaa.gov/dchart
Ekstera ligilo  http://web.archive.org/web/20020221215514/http%3a//oceanographer.navy.mil/atlantic.html.
La kvin oceanoj
Suda · Arkta · Atlantika · Hinda · Pacifika
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj