Atlantikaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atlantika arbaro)
Atlantikaj arbaroj
biomo [+]

LandojArgentino, Brazilo, Paragvajo

Koordinatoj16° 30′ 0″ S, 39° 15′ 0″ U (mapo)-16.5-39.25Koordinatoj: 16° 30′ 0″ S, 39° 15′ 0″ U (mapo) [+]

Areo1 315 460 km² (131 546 000 ha)
Vikimedia Komunejo:  Atlantic Forest [+]
vdr
Limigo de la Atlantikaj arbaroj laŭ la Monda Natur-Fonduso.
Fragmentigo de la Atlantikaj arbaroj videbla sur satelita bildo.

La Atlantikaj arbaroj (portugale : Mata Atlântica) estas vasta teritorio kun kvar biomoj, nome tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj, tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, kaj mangrovarbaroj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la atlantika marbordo de Brazilo ekde Norda Rio-Grando norde, ĝis Suda Rio-Grando sude, kaj landinterne tiel fore kiel Paragvajo kaj la argentina provinco de Misiones.

Tiuj biomoj prezentas riĉegan biodiversecon; tial la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis la Atlantikajn arbarojn kiel biodiverseco-riĉaĵejon; pro la sama kialo Unesko signis la Atlantikajn arbarojn kiel biosferan rezervejon kaj la Monda Natur-Fonduso (WWF) signis ilin en la tutmondaj 200-liston. Ili nuntempe precipe nur postrestas en Brazilo kaj estas fragmentitaj. La Atlantikaj arbaroj estas la dua plej granda tropika arbaro-masivo de Sudameriko kaj limtuŝas la amazonan arbaron. Ĝia vasteco malpliiĝis iompostiome pro daŭra kafplantado kaj bovbredado dum la 20a jarcento. Pro tiuj homaj agadoj la atlantikaj arbaroj estas tro malgrandigitaj kaj estas endanĝerigataj kune kun siaj riĉaj ekosistemoj.

Vegetaĵar-tipoj[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Atlantikaj arbaroj ampleksas diferencajn tipojn de arbaroj.

  • La marbordaj restingaoj estas malaltaj arbaroj kiuj kreskas sur stabiligitaj marbordaj dunoj.
  • La marbordaj arbaroj, ankaŭ konataj kiel Atlantikaj humidaj arbaroj, estas ĉiamverdaj strukturitaj tropikaj arbaroj.
  • Internlande troviĝas la internlandaj arbaroj, ankaŭ konataj kiel Atlantikaj duondeciduaj arbaroj, kie multaj arboj faligas siajn foliojn dum la seka sezono.
  • Pli landinterne estas la Atlantikaj sekaj arbaroj, kiuj konstituas transiron inter la aridaj Kaatingo (aŭ Blanka arbaro) nordoriente kaj Cerado, savana ekoregiono, oriente.
  • Montaraj humidaj arbaroj troviĝas en la Serra do Mar kaj tra la montaroj kaj altebenaĵoj de suda Brazilo, kaj gastigas la araŭkariojn kaj ĉiamverdajn arbojn el la familioj de laŭracoj kaj mirtacoj.
  • Arbustaraj montaraj savanoj troviĝas je la plej altaj situoj.

Ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Praarbaro en la Atlantikaj arbaroj de Paranao.

Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj

Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj

Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj

  • Montara savano de Campos Rupestres

Mangrovarbaroj

  • Bahiaj mangrovoj
  • Mangrovoj de Ilha Grande
  • Mangrovoj de Rio Piranhas
  • Mangrovoj de Rio São Francisco

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]