Atlantika fraterkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atlantika fraterkulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Fraterkulo Fratercula
Specio: F. arctica
Fratercula arctica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) estas aŭko, tio estas birdo el la familio de Aŭkedoj, havanta brile koloran bekon. Temas pri la ununura specio de la genro kiu troviĝas en Atlantiko (ĉar la aliaj du specioj de la genro estas en la Pacifiko), do en tiu teritorio kutime oni nomas la specion ankaŭ simple per la nomo fraterkulo.

Aspekto

La Atlantika fraterkulo estas 22–34 cm longa kun enverguro de 47 ĝis 63 cm kaj pezo de 320 ĝis 550 g. Tiu birdo montras rondecajn konturon kaj formon. La masklo estas iomete pli granda ol la ino. Ĝi estas ĉefe nigra supre kaj blanka sube kun griza aŭ blanka vizaĝo kaj ruĝoranĝaj kruroj. La beko estas larĝa kaj triangla kaj dum la reprodukta sezono estas briloranĝa kun blua triangla makulo bordita de flavo en la bekokomenco kaj pinta duono pli ruĝa kun fortikigaj faltoj.[1] Antaŭ la reprodukta sezono pligrandiĝas la brilaj oranĝkoloraj bekaj tavoloj kaj poste perdiĝas. .[1] Frapante per la beko unu la alian ili okazigas eron de la pariĝada ceremonio. together.[2] La nigra okulo havas ruĝan okulringon kaj apudajn nigrajn makuletojn. Dum flugo ili aspektas havi grizajn rondajn subflugilojn (fakte ĉefe la malantaŭan duonon) kaj blankan korpon kun griza kolumo; ili flugas rekte malalte super la akvosurfaco, sed la flugiloj aspektas malfortaj, sed sufiĉas por ekflugi el klifo, tamen ili ne estas tiom taŭgaj por ekflugi el grundo. Junuloj ne havas kolorajn bekojn, sed nur grizecajn same kiel la vizaĝojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Medio kaj disvastiĝo

Atlantikaj fraterkuloj reproduktiĝas en grandegaj aroj kaj havas siajn nestojn en fendetoj aŭ kavernoj.

La Atlantika fraterkulo reproduktiĝas ĉe la marbordoj de norda Eŭropo, insularo Ferooj, Islando, Irlando, Skotio, Skandinavio kaj orienta Nordameriko ĝis sufiĉe interne de la Arkta Cirklo ĝis norda Francio kaj Majno en Usono sude; vintre ĝi troviĝas mare malproksime de tero en Eŭropo tiom sude kiom ĝis la Mediteraneo kaj en Norda Ameriko ĝis Norda Karolino. Ĉirkaŭ 95 % de la fraterkuloj de Norda Ameriko reproduktiĝas ĉirkaŭ la marbordoj de Novlando. La plej granda kolonio de fraterkuloj de okcidenta Atlantiko (ĉirkaŭ pli ol 260,000 paroj) troviĝas ĉe Ekologia Rezervejo Golfeto Witless, sude de St. John's, ĉe Novlando kaj Labradoro.[3]

Kutimoj

Manĝado

La Atlantika fraterkulo estas marbirdo, kiu ĉefe nutras sin per subakviĝado por kapti fiŝojn. Kaptante fraterkulo kolektas kelkajn malgrandajn fiŝojn kaj aranĝas ilin en sia beko foje ĝis tridekon po unu en ĉiu flanko kaj sinsekve alterne, helpante per la lango dum ili kaptas novan fiŝon. Ĝi ankaŭ manĝas malakostrakojn kaj moluskojn. Manĝejoj estas mare kaj kutime tre for de la reproduktejoj. Ili plonĝas sufiĉe profunde ĝis 15 metrojn per adaptitaj flugiloj. Ili uzas ankaŭ siajn retajn piedojn kiel direktiloj dum ili estas submerĝitaj.

Voĉo

La Atlantika fraterkulo estas tipe silenta ĉemare, escepte de kelkaj bruetoj dumflugaj. Ĝi blekas brue ĉe la reproduktaj kavernoj. [4]

Reproduktado

La Atlantika fraterkulo estas koloniaj nestumantoj, en kavernoj sur herbaj klifoj, sed ankaŭ inter rokoj. La virbestoj faras la plej grandan parton de la tasko, senherbigante la nestolokon kaj fosante per sia beko truon aŭ kaverneton, foje sufiĉe profunde ĝis pli ol 1 m kaj kiun foje kovras per herberoj, plumoj aŭ algoj. Nur dum nestado la specio estas surtera kaj paroj kaj seksumado fariĝas antaŭ ties veno teren al la kolonio. La pariĝada ceremonio inkludas bekomontradon, bekotuŝadon kaj eĉ bekofrapadon per kio la masklo eĉ suprenigas la inon sur deklivoj.

La Atlantika fraterkulo estas sekse matura je la aĝo de 5-6 jarojn. La specio estas monogama kaj havas gepatran zorgadon. La ĉiujara demetado estas nur de ununura blanka brunmakulita ovo kaj ambaŭ gepatroj kovas kaj manĝigas la kutiman solan idon. Kovado daŭras ĉirkaŭ 39-45 tagojn, kaj la ido sendependiĝas post ĉirkaŭ 49 tagoj. Tio okazas vespere kiam la ido simple flugsaltas al la maro. Sed tio ne signifas, laŭ popola kredo, ke la gepatroj abandonas la idon (tio okazas ĉe kelkaj birdoj kiel Pufinoj). Foje okazas samtepa demetado en du apudaj nestoj (Ehrlich, P., Dobkin, D., Wheye, D. 1988.)

Loĝantaro

La fraterkularo malpliiĝis dum la 19-a jarcento pro la ĉasado de homoj por viando kaj ovoj. Nun la aro regresas pro rabado farita de grandaj mevoj kaj la enkonduko de ratoj, katoj, hundoj kaj vulpoj al kelkaj insuloj, kie la reproduktado okazas. Ekzistas reenmeto de fraterkulo laŭ projekto titolita Projekto Fraterkulo en la marbordo de Majno.

La Atlantika fraterkulo povas suferi pro eventuala oleopoluado en malferma maro, ĉar la specio estas tiom pelagia. Tiukaze la birdoj povas ricevi toksaĵojn kiuj damaĝos renojn kaj hepaton. Tiu damaĝo povas kaŭzi perdo de reprodukta sukceso (Ehrlich, P., Dobkin, D., Wheye, D.. 1988.)

Ĉe la insulo Lundy la loĝantaro malpliiĝis draste lastajn jarojn (la loĝantaro de 2005 estas supozata nur de ĉirkaŭ du aŭ tri paroj) kiel konsekvenco de predado farita de la Nigra rato (lastatempe forigita) kaj eble ankaŭ kiel rezulto de komerca fiŝkaptado de sablofiŝoj, la ĉefa predo de Fraterkuloj.

Aliflanke, ĵusaj reproduktadoj sukcesis en la insulo May (ĉe Firth of Forth) de orienta Skotio. Nombrado pliiĝis ĉirkaŭ 10 % ĉiujare lastatempe. En reprodukta sezono de 2006, oni kalkulis ĉirkaŭ 68,000 parojn en la insulo. En Islando Fraterkulo estas la plej multnombra birdo kun ĉirkaŭ 2 aŭ 3 milionoj da paroj. Tutmonda loĝantaro povas ĉirkaŭi 7 milionojn da birdoj.

Tiuj birdoj vivas ĝis 22 jarojn.

Naturaj predantoj

Predantoj de la Atlantika fraterkulo inkludas la specion Nigramantela mevo, kiu povas kapti fraterkulon dumfluge aŭ preni unu solan separitan el la kolonio. Arĝentmevo ne estas kapablaj ĉasi plenkreskulajn fraterkulojn, sed povas rabi ovojn aŭ idojn kaj ankaŭ ŝteli fiŝojn el fraterkulo.

Mediaj faktoroj

La Atlantika fraterkulo kaj aliaj pelagiaj birdoj estas elstaraj bioindikiloj de la medio ĉar ili estas ĉe la pinto de la manĝoĉeno oceane. Ĉar ĉefa manĝaĵo de la Atlantika fraterkulo estas fiŝo, ekzistas granda risko bioakumuli pezajn metalojn el la medio. Pezaj metaloj devenas el oleoverŝado el ŝipoj kiel tiu de Prestige en la marbordo de Galegio; aŭ pro naturaj aŭ aliaj homaj kaŭzoj. Oni devas kontroli tiun rezultojn en specioj kiel Atlantika fraterkulo per sciencista analizo de ovoj, plumoj aŭ internaj membroj.

Ĉar la Atlantika fraterkulo prenas plej parton de ties manĝaĵon per plonĝado, la specio dependas de mediaj kondiĉoj kiel la tajda ciklo, suprafluojn kaj subafluojn. Oni jam pruvis, ke Atlantika fraterkulo progresas en areoj de bone miksita akvo sub la surfaco. Tiu studado indikas, ke la monda varmigado povas ŝanĝi la tajdajn ciklojn. Se tiuj cikloj ŝanĝiĝas tro, probable la Atlantika fraterkulo suferos malfacilaĵojn por lokigi la manĝolokojn. Alia konsekvenco de altigo de temperaturo estas ke ĉar la specio bezonas malvarmon, varmigo povas malpliigi la reproduktan teritorion de la Atlantika fraterkulo.

Rilato kun homoj

Atlantika fraterkulo en kulturo

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Fratercula arctica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Harrison, Peter Seabirds: An Identification Guide ISBN 0-7470-1410-8
  • Alsop F. J. III. Smithsonian: Birds of North America New York, NY. 2001. pg.451.
  • Ehrlich, P., Dobkin, D., Wheye, D., The Birders Handbook: A Field Guide to The Natural History of North American Birds: The Essential Companion To Your Identification Guide. New York. 1988. pg. 207, 209-214.
  • Ladd, C., Jahncke, J., Hunt G.L., Coyle, K.O., Stabeno, P.J.. Hydrographic features and seabird foraging in Aleutian Passes Fisheries Oceanography November 2005. Vol. 14: s1. pg 178-190.
  • Perez-Lopez, M., Cid, F., Oropesa, A., Fidalgo, L., Beceiro, A., Soler, F.. Heavy metal and arsenic content in seabirds affected by the Prestige oil spill on the Galician coast (NW Spain) Science of The Total Environment15 April 2006. Vol. 359: 1-3. pg 209-220.
  • 'About Newfoundland and Labrador 2007. UpAlong.org 31 March 2007. http://www.UpAlong.org
  • 'Excrement-hiding bird championed as Liberal symbol' 30 August 2007. http://www.ctv.ca/servlet/ArticleNews/story/CTVNews/20070830/ignatieff_beaver_070830/20070830?hub=TopStories

Vidu ankaŭ




Eksteraj ligiloj

greke http://www.audubon.org/bird/puffin greke http://www.oiseaux.net/oiseaux/charadriiformes/macareŭ.moine.html greke http://www.qc.ec.gc.ca/faune/oiseaux_de_mer/html/macareŭ_moine_f.html greke http://www.greywyvern.com/webslavent.php?msg=53

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara

  1. ; A. Emily. Fratercula arctica. University of Michigan Museum of Zoology. Alirita 2007-09-04.