Atlantika sekcio de la transmara distrikto (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La atlantika sekcio de la transmara distrikto enhavas Gvadelupon, la Francan Gujanon, Martinikon, Saint-Barthélemy-n, Saint-Martin-n kaj Sankta-Piero kaj Mikelono-n.

Prezento[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas subdivido[noto 1], kiu ebligas al la tri ĉefaj transmaraj areoj esti reprezentataj en la Eŭropa Parlamento, egalece kaj elekti unu eŭropdeputiton el la tri de la transmara distrikto.

Baloto de 2009[redakti | redakti fonton]

De 2009, la atlantika sekcio de la transmara distrikto estas reprezentata de Patrice Tirolien, de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PSE) kaj de la Socialisma Partio (PS), devenanta de Gvadelupo. Liaj anstataŭantoj estas Catherine Néris (Martiniko) kaj Henri-Michel Pene (Franca Gujano).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo n° 2007-224 de la 21-a de februaro 2007 : « La transmara distrikto konsistas el tri sekcioj. Ĉiu listo en tiu distrikto devas havi almenaŭ po unu kandidato en ĉiu sekcio. Dekreto atribuas la seĝojn de la transmara distrikto al la tri sekcioj. »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]