Atlantyca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Atlantyca
Atlantyca
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Fondita 2006
Sidejo Milano
Agokampo eldonado de porinfana literaturo, bildstriaj libroj, porinfanaj sondramoj, komputilaj ludoj kaj animaciaj filmoj
TTT atlantyca.com
vdr

Atlantyca estas origine libroprodukta firmao kun centra oficejo en Milano. Ĝi produktas fokuse infanan literaturon en pli ol dudeko da lingvoj. En 2009 la firmao ankaŭ ekaktivis en filmproduktado, per farado de televida serio da animaciaj filmoj pri la musa ĵurnalisto kaj gazeteldonisto Geronimo Stilton kaj lia fikcia universo.

La firmao estis fondita en septembro 2006 per la en Italio konata eldonisto kaj entreprenisto Pietro Marietti, kiu antaŭe jam en 1982 estis fondinta la eldonejon Piemme kaj kun la verkistino Elisabetta Dami kreis unu el la plej prosperaj eldonejaj fenomenoj en la infana literaturo, la infanlibran serion pri Geronimo Stilton. La eldonejo Atlantyca produktas romanojn, bildstriajn librojn, porinfanajn sondramojn, komputilajn ludojn kaj animaciajn filmojn. Por plia plurlingvigo de la produktaĵoj ĝi kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.