Atlaso Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atlaso Miller estas portugala kartografia verko el la 16-a jarcento, kiu nun troviĝas en la franca nacia biblioteko en Parizo. Ĝi verŝajne estis kreita inter 1519 kaj 1522 de Pedro Reinel, Jorge Reinel kaj Lopo Homem kaj ilustrita de António de Holanda.

Laŭ siaj aŭtoroj la atlaso foje estas nomata "atlaso Lopo Homem / Reinéis" ("Reinéis" estas la portugala pluralo de "Reinel"). La nomo "Miller" estas tiu de iama posedanto.

La atlaso estas fama provo registri la geografian scion akiritan per la esplorvojaĝoj inter 1480 kaj 1520 (Bartolomeu Dias, Kristoforo Kolumbo, Paulo da Gama, Vasco da Gama, Amerigo Vespucci).

La interpretado de la mapoj en la atlaso ne ĉiam estas facila. Ĝi ekestis antaŭ la ekspedicio de Fernão de Magalhães ĉirkaŭ la mondon kaj ŝajnas sugesti, ke tia vojaĝo ne estas ebla.

Ne estas certe, kiu komisiis la kreadon de la atlaso, sed eble estis Emanuelo la 1-a, reĝo de Portugalio (14951521).

Eksteraj ligiloj

greke Firmao Moleiro pri la atlaso greke Bildoj el la atlaso

Ŝablono:LigoLeginda