Atomcentralo de Almaraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atomcentralo de Almaraz

La Atomcentralo de Almaraz estas atomcentralo kiu situas en la municipa teritorio de Almaraz (Provinco de Cáceres), en la komarko aŭ distrikto Campo Arañuelo kiu uzas la akvojn de la rivero Taĵo. Estas de la tipo PWR kaj apartenas al la elektraj entreprenoj Iberdrola, Unión Fenosa kaj Endesa.

Ĝi havas du reaktorojn: Almaraz I de 973.5 MW kaj Almaraz II de 982.6 MW. Ĝi produktas 9% de la tuta energio produktata en Hispanio. La malvarmiga sistemo estas de malferma cirkvito (al la akvorezervujo de Arrocampo).

Ĝi ekkonstruiĝis en 1972, ankoraŭ dum la reĝimo de Francisco Franco; la unua reaktoro ekfunkciis en 1981 kaj la dua en 1983. Ĝi havas surfacon de 1.683 ha.

Dum 2005 Almaraz I generis 7.823,32 milionojn de kWh kaj Almaraz II generis 5.536,66 milionojn de kWh. Tamen la centralo suferis dum sia funkciado enormajn nombrojn de paneoj kaj haltigoj de la funkciado. En 2009 akriĝis la polemiko pri la renovigo de la funkcipermeso, ĉar la registaro promesis fermi ĝin, sed tion ne volas fari por ricevi la monon de la impostado. Ĉiuseptembre ekologiistaj organizoj tradicie organizas ĉu manifestacion ĉu alian agadon petante la definitivan fermon de la atomcentralo.

Ĝi estis la unua atomcentralo de dua generacio konstruita en Hispanio.

Posedo[redakti | redakti fonton]

La centralo de Almaraz apartenas al:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]