Atomismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atomismo estas filozofia teorio laŭ kiu, universo komponiĝas nur el vakuo kaj materio sub formo de atomoj. La atomoj, nedivideblaj kaj neŝanĝantaj, estas ĉiuj el la sama substanco, kaj diferenciĝas unu el la aliaj pro siaj formoj kaj lokiĝo. En la universo estas nenio krom amaso da atomoj. Tiu doktrino estas proksima de la materialisma monismo.

La helena filozofo Leŭkipo440 a.K) kaj lia disĉiplo Demokrito433 a.K) estas rigarditaj kiel la kreintoj de la atomismo. Tiun doktrinon pluigos Epikuro360 a.K) kaj Lukrecio (-99 - -55).

Giordano Bruno (1548 - 1600) asociis atomismon kaj spiritecon en la nocio pri monado, samtempe ero de materio kaj de spirito.

La scienca atomismo

La nuna teorio pri atomoj estis malvolvita de John Dalton, kiu konstatis ke, en kemia reakcio, la reakciantaj substancoj kombiniĝas ĉiam laŭ difina rilatumo de maso. Li do konkludis, ke la kemia materio konsistiĝas el nedetrueblaj eroj, kiun li nomas atomojn, memore al la ideo de Leŭkipo.

Nur pli malfrue, oni konstatos, ke atomoj ne similas al tiuj, kiujn imagis la antikvuloj; ĉar eblas diserigi ilin en subatomaj partikloj.