Atreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atreo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Egisto
Patro Pelopso
Patrino Hipodamio
Gefratoj Tiesto
Edzo/Edzino Aeropo
Infanoj MenelaoAgamemno • Anaxibia • Astyoche • Cyndragora
vdr

Laŭ la helena mitologio, Atreo (el la greka Ἀτρεύς, kuraĝa) estis reĝo de Mikeno, filo de Pelopso kaj Hipodamio kaj patro de la famaj reĝoj Agamemno kaj Menelao, kiuj pro tio estis nomitaj Atreidoj.

Laŭ la plej antikvaj fontoj, Atreo estis patro ankaŭ de Plisteno, kvankam kelkaj lirikaj poetoj (Ibiko kaj Bakilido ekz.) uzis la nomon Plisteno kiel alternativa kromnomo de Atreo mem, kaj aliaj asertas ke ili estas fratoj.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de la ĉefaj membroj de la dinastio de Atreo.

Atreo estis filo de la fama heroo Pelopso, nura reĝo de la tuta Peloponezo kaj fondinto de la laŭ li nomata dinastio de Atreo. Do, li estis frato, inter aliaj, de Tiesto kaj Nicipo, kaj duonfrato de la antaŭtempe forpasinta Krisipo. Lia patrino estis la princino Hipodamio el Pizo, filino de la reĝo Enomao. La fia agado de lia patra avo Tantalo malbenis la tutan familion, kiu ankaŭ ricevis plian dian punon pro la murdo de Mirtilo fare de Pelopso. Pro tio la tuta dinastio iĝis fama pro la tragikaj vivoj de ĝia membraro.

Atreo edziĝis unue al Kleolo, kun kiu li estis patro de Plisteno, laŭ kelkaj verkistoj. Poste li edziĝis al la vidvino de tiu lasta, Aeropo, kiu naskis Agamemnon, Menelaon kaj Anaksibion (laŭ kelkaj versioj, gefiloj de Plisteno). Aeropo estis filino de la kreta reĝo Katreo, kiu donis ŝin al Naŭplio por ke li vendu Aeropon eksterlande. Fine, Plisteno aĉetis ŝin kaj iĝis ŝia edzo, sed post lia morto, Atreo okupiĝis pri ŝi. Lia tria edzino estis Pelopio, filino de lia frato Tiesto[1], kvankam Atreo pensis ke ŝi estas filino de la reĝo Tesproto de Siciono[2].

Partneroj kaj idaro
Kleolo Aeropo Pelopio

Akiro de la trono de Mikeno[redakti | redakti fonton]

Atreo kaj sia ĝemela frato Tiesto partoprenis la murdon de ilia duonfrato Krisipo, bastardo de Pelopso, sed lia plej ŝatata filo. Hipodamio kaj iliaj filoj timis ke Krisipo iĝos heredinto de Pelopso, kaj pro tio ili profitis ke Lajo forkaptis lin por murdi Krisipon kaŝe kaj klopodi kulpigi lian forkaptinton[3]. Sed finfine ĉio estis klarigita kaj Pelopso elpatrujigis sian edzinon kaj la ĝemelojn. Hipodamio sin mortigis, kaj la fratoj rifuĝis en Mikeno, kie ilia bofrato Stenelo, edzo de Nicipo, bonvenigis ilin, eĉ donis al ili la urbon Mideo, en Argolando. La reĝo de Mikeno, Eŭristeo, filo de Stenelo, organizadis batalon kontraŭ la heraklidoj, pro kio li petis al Atreo kaj Tiesto provizore okupiĝi pri la administrado de la urbo ĝis sia alveno. Tamen, tial kial li mortis dumbatale en Atiko, la fratoj daŭrigis ilian regadon, dum kiu Atreo kutime portis la faman lanc-forman skeptron, farita de Hefesto, kiun li heredis de sia patro[4][5]. La mikena loĝantaro senprobleme akceptis tiun ŝanĝon de reganta dinastio, tial kial orakolo konsilis ilin havi reĝon el la dinastio de Pelopso[6].

Interfrata disputado[redakti | redakti fonton]

Tiesto kaj Aeropo, laŭ Giovanni Francesco Bezzi il Nosadella.

Iam Atreo promesis oferi sian plej bonan ŝafon al Artemiso, sed la diino volis provi lin, kaj enmetis or-felan ŝafon inter lia paŝtantaro (kromaj versioj asertas ke estis Hermeso, helpita de Pajno, por venĝi la morton de Mirtilo[7]). Kiam Atreo malkovris ĝin, anstataŭ pretigi la oferon, li donis tiun eksterordinaran ŝafon al sia edzino, Aeropo, por ke ŝi kaŝu ĝin. Pro tio oni diras ke Artemiso sendis malfavorajn ventojn kontraŭ la mikena ŝiparo kiam Agamemno klopodis foriri al Trojo. Krom tio, Artemiso uzis Aeropon por plenumi sian venĝon: la edzino de Atreo enamiĝis al lia frato Tiesto[8], kiu tiutempe emis regi Mikenon sen la kunlaboro de sia frato. Por tion faciligi, Aeropo sekrete donacis la oran ŝafon al Tiesto kaj konvinkis lin proponi al Atreo ke, por finigi la diskuton pri la trono, tiu, kiu havus unikan donacon de la dioj iĝu reĝo de Mikeno. Konvinkita pri tio ke la ora ŝafo restis ĉe li, Atreo tion akceptis kaj tiel perdis sian rajton regi, post kiam Tiesto orgojle montris la oran beston kaj postulis la tronon. Pro tio, multaj jaroj poste, troviĝis ŝtona ŝafo sur la tombo de Tiesto, kiu memorigis la manieron kiel li iĝis reĝo.

Elreviĝinte, Atreo ricevis helpon de Hermeso, nome de Zeŭso, kiu taksis la situacion maljusta. Laŭ lia konsilo, Atreo defiis lian fraton al nova pruvo: Tiesto akceptu redoni al li la kronon se la suno iras reen sur la ĉielo. Kompreneble, Tiesto konsideris tion neebla, kaj pro tio akceptis. Sed Zeŭso ordonis la sunon ŝanĝi ĝian kurson, do Atreo akiris Mikenon denove kaj elpatrujigis sian fraton.

Dum sia reveno al palaco, Atreo konis la adultan rilaton inter sia frato kaj sia edzino, kaj planis venĝan agadon. Li invitis sian fraton reveni al Mikeno, ŝajnante pacigan emon, kaj tiam, imitante ilian avon, li mortigis la filojn de Tiesto (Tantalo, Plisteno, Aglao, Orkomeno kaj Kalileonto), kuiris ilin kaj servis ilian karnon dum la bankedo organizita por festi la supozeblan pacon. Post la manĝado, li montris pleton kun la kapoj kaj piedoj de la kompatindaj infanoj, por ke lia frato konsciu pri kion li manĝis[9]. Tiesto vomis ĉion manĝitan kaj solene malbenis (denove) la idaron de sia frato, sed li estis alifoje elpatrujita pro la krimo manĝi homan karnon[10].

Kelkaj verkistoj asertas ke la suno ne ŝanĝis ĝian trairadon por pravigi Atreon, sed por montri naŭzan rifuzon de la krimoj poste okazintaj. Tamen, aliaj fakuloj rilatas tiun historion al suna eklipso kiu okazis en 1281 a.K., pri kiu Atreo supozeble konsciis kaj profitis. Kaj tria interpretado taksas la ŝangon de la suna kursado metaforo de la renversa amo de Aeropo el uno frato al alia.

Ĉiokaze, tiu tragika situacio de Mikeno (kun murdoj de infanoj, kanibalismo, intensiga malamo inter fratoj, adulto kaj malbenoj), iĝis la ĉefa kialo pro kiu tiu grava urbo ne partoprenis la ekspedicion de la Sep kontraŭ Tebo, kiu tiam okazis, ankaŭ pro malbeno al familio, ĉifoje, tiu de Edipo.

Venĝo de Tiesto[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la tombejo (tholos) de Atreo («Trezoro de Atreo»), starigita ĉ. 1250 a.K. en Mikeno.

Despere, Tiesto konsultis la Orakolejon de Delfo pri kion fari, kaj ricevis jenan respondon: li havu filon kun sia propra filino, kiu plenumos lian venĝemon kontraŭ Atreo. Pro tio Tiesto vojaĝis al Siciono, kie li trafis noktan ceremonion honore al Ateno, en kiu sia filino Pelopio partoprenis kiel dancistino kaj oferantino. Kiam la kulto finiĝis, Pelopio iris riveren por purigi siajn vestaĵojn de la sango versita dumofere, kaj kiam ŝi nudiĝis, sia patro, kiu kaŝiĝis proksime, profitis la okazon seksperforti ŝin. Pelopion sukcesis preni la glavon de sia atakanto, kaj tio iĝis poste pruvo de la patreco de Egisto, la frukto de tiu adulta rilato.

Dume, mizero kaj naturaj malfavoroj katastrofis tra Mikeno, oni pensis pro la krimoj de Atreo. Pro tio, li sendis demandantojn al Orakolejo de Delfo, kiu konsilis la revenon de Tiesto. Obeante ĝin, Atreo mem iris al la kortego de Tesproto, kie li esperis trovi sian fraton. Sed anstataŭ li, kiu jam estis foririnta (li rifuĝis en Lidio, la lando de siaj prauloj), Atreo trovis Pelopion, kaj pensante ke ŝi estis filino de la tiea reĝo, petis al li ŝian manon. Tesproto akceptis, kaj tiel la ĵuskoncipita filo de Tiesto, kaj lia venĝema semo, eniris la familion de Atreo. Kroma versio asertas ke Pelopio, hontoplene kaj konscie pri la adulta rilato kun sia patro, forlasis la bebon, kaj ke ŝafisto trovis lin, kaj portis lin al la palaco de Atreo, kiu adoptis la bebon kaj kalkulis lin inter sia idaro.

Post multaj jaroj, Atreo, kiu ankoraŭ serĉadis sian fraton, sendis siajn filojn Agamemnon kaj Menelaon al Orakolejo de Delfo, kie ili trafis ĝuste ilian onklon, kiu ankaŭ alvenis tien por demandi denove pri la plej taŭga maniero venĝi. Post senfrukta rezisto, Tiesto estis portita al Mikeno, kie li eniris malliberejon. Atreo, feliĉe ĉar li pensis ke pro la plenumo de la orakola verdikto la malĝojo finos, ordonis Egiston (supozebla filo sia) mortigi Tieston. Kiam li eniris la ĉelon, Tiesto rekonis sian glavon kaj demandis al Egisto el kiu li ricevis ĝin. Post la konfeso de sia onklo, Egisto vokis sian patrinon, kiu klarigis la tutan historion kaj tuj poste sin mortigis per la sama glavo kiu antaŭe apartenis al ŝia atakanto kaj poste ŝi donacis al sia filo.

Tiel Egisto eksciis pri sia origino, kaj venĝeme prenis la fian glavon kaj per ĝi li mortis Atreon, kiu estis okupita en ofera ceremonio, plenumante tiel la antaŭdiraĵon de la orakolo. Post tio, li entronigis sian patron kaj elpatrujigis Agamemnon kaj Menelaon, kiuj forfuĝis en la kortegon de Polifido, tiama reĝo de Siciono. Sed la pacigo daŭris malmulte: la atreidoj revenis en la landon kaj iĝis reĝoj, Agamemno de Mikeno kaj Menelao de Sparto. Ili solene entombigis ilian patron, kaj lian trezoron, sub impona tombejo, ankoraŭ vizitebla dum la vivo de Paŭzanio[11].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de MikenoPoste:
EŭristeoAtreo kaj TiestoTiesto
Antaŭe:Mitaj reĝoj de MikenoPoste:
TiestoAtreoTiesto

Atreo en hitita literaturo[redakti | redakti fonton]

La historio de Atreo eble estas tiu, menciita en hitita teksto konata kiel la akuzado de Madduwatta. Ĝi priskribas kelkajn batalojn inter grekoj kaj hititoj, kiu okazis dum la fino de la 15a aŭ komenco de la 14a jarcentoj a.K.. La greka estro estis nomata Attarsiya, kaj kelkaj fakuloj spekulativas pri la ideo ke tiu nomo estas la hitita transliterigo de la greka nomo Atreo[12].

Tamen, aliaj fakuloj rezonas ke, kvankam tiu nomo devenas el la antikva greka (tial kial tiu homo estis priskribita kiel Ahhiyawa), kaj iamaniere rilatas al Atreo, tio ne signifas ke tiu rolulo estis la sama ol la mita mikena reĝo[13].

Posta influo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Skolio pri Oresto de Eŭripido, 5.
  2. Higeno. Fabloj, 83.
  3. Higeno. Fabloj, 85.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.6.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.13.1-2.
  6. Eŭripido. Oresto, 12.
  7. Apolodoro. Epitomo, 2.11.
  8. Eŭstatio. Pri Homero, 127.
  9. Esĥilo. Agamemno, 1598.
  10. Seneko. Tiesto, 451.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.5.
  12. Bryce, Trevor R. The Trojan War: Is There Truth behind the Legend?. Eld. Near Eastern Archaeology, Vol. 65, No. 3., 2002, paĝ. 193.
  13. M. L. West. Atreus and Attarissiyas, Eld. Glotta, vol. 77 (2004), paĝ. 262-266. Li sugestas ke la vorto Atreo tie devenas de la patronomo Atreidoj, vorto kiu priskribas ĉiujn mikenanojn, kaj ne nure al fama heroo.